Nyársapát
Nyársapát (njArŝapAt) estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest, en Distrikto Nagykőrös. La loknomo laŭvorte signifas rostostango-abato, ŝajnas, la vera signifo estas poplo-abato.
Bazaj informoj redakti
- Areo:54 km²
- Loĝantaro:1750
- Poŝtkodo: 2712
- Telefonprefikso: 53
Situo redakti
Nyársapát situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Cegléd-Szeged inter Cegléd kaj Nagykőrös.
Historio redakti
La komunumo estis loĝata jam dum la neolitiko. Tataroj en 1241 detruis la hungaran setlejon, kumanoj refondis ĝin. Ŝtonfortikaĵo konstruiĝis antaŭ la turkoj, sed la loĝantaro fuĝis al la proksimaj urboj. Poste farmoj fondiĝis. En 1875 la fervojo ekfunkcias. En 1948 kolĥozo pri Progreso formiĝis. En 1955 vilaĝdomo, en 2004 katolika preĝejo konstruiĝis.
Vidindaĵoj redakti
- nobeldomo de Szarka [sarka]
- preĝejo
Komunumoj pri apát (= abato) en Hungara reĝlando redakti
Famuloj redakti
En Nyársapát naskiĝis subministro Miklós Zsolt Kis.
Fontoj redakti
- WikiTrans