Nyeri estas grandurbo (oficiale municipo), universitata urbo kaj ĉefdiocezo en Kenjo. Ĝi estas ankaŭ administra centro de provinco kaj distrikto.

Nyeri
urbeto
Administrado
Demografio
Loĝantaro 98 908  () [+]
Geografio
Geografia situo 0° 25′ S, 36° 57′ O (mapo)-0.4166666666666736.95Koordinatoj: 0° 25′ S, 36° 57′ O (mapo) [+]
Nyeri (Kenjo)
Nyeri (Kenjo)
DEC
Nyeri
Nyeri
Situo de Nyeri

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Nyeri [+]
vdr

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

Nyeri situas sur altebenaĵo en la centro de la lando. Najrobio situas en distanco de 150 km.

Loĝantaro redakti

Pri la loĝantaro estas diversaj kaj malsamaj fontoj, ĉar la censoj kalkulas la gastlaboristojn alimaniere. En Nyeri oni plej ofte parolas la kikujan lingvon.

Historio redakti

 
Tombo de Robert Baden-Powell

Britoj fondis Nyeri-on en 1902, ĉar en tiu loko la britoj venkis la indiĝenojn. Komence ĝi estis tendaro de soldatoj, poste poŝto ekfunkciis, dume la loko estis ankaŭ grava komerca centro. Poste eŭropanoj kaj hinduoj alvenis.

Ekonomio redakti

En Nyeri oni okupiĝas precipe pri administrado. Aliaj okupiĝas pri botelado de diversaj fruktosukoj kaj Koka-kolao. En la ĉirkaŭaĵo oni okupiĝas pri kafoj, teoj, legomoj, faboj kaj bredado de bestoj.

Trafiko redakti

Nyeri havas flughavenon kaj 3 ĉefvojojn al direktoj de la ceteraj urboj.

Klimato redakti

Nyeri situas tre proksime al la ekvatoro, tamen pro sia konsiderinda alto ĝi havas ne vere tropikan, sed preskaŭ subtropikan klimaton. La averaĝa jara temperaturo estas ĉ. 20 °C. Jare pluvas pli, ol 1000 mm. En ĉiuj monatoj pluvas.

Vidindaĵoj redakti

Famuloj redakti

Fontoj redakti

  • Angla kaj hungara Vikipedioj
  • Mapo
  • [1]