Nyiragongo

Konga vulkano

La 3.470 metrojn alta vulkano Nyiragongo (Njiragongo) estas unu el ok vulkanoj en la Virunga Montaro. Ili situas ĉe la Granda Rifta Valo, kiu dividas la plejan orienton de Afriko de la cetero de la kontinento. La monto situas norde de la urbo Goma en la afrika ŝtato Demokratia Respubliko Kongo (Kongo Kinŝasa) proksime de la limo al Ruando. La Nyiragongo nur foras 13 kilometrojn de la najbara vulkano Nyamuragira, kiu lastfoje erupciis en 2006.

Nyiragongo (Njiragongo)
la vulkana monto Nyiragongo dum marto 2004
vulkanostratovulkano
Alteco 3 470 m
Situo Demokratia Respubliko Kongo (Kongo Kinŝasa)
Montaro Virunga Montaro
Geografia situo 1° 31′ S, 29° 15′ O (mapo)-1.522222222222229.25Koordinatoj: 1° 31′ S, 29° 15′ O (mapo) f4
Nyiragongo (Njiragongo) (Demokratia Respubliko Kongo)
Nyiragongo (Njiragongo) (Demokratia Respubliko Kongo)
DEC
Nyiragongo (Njiragongo)
Nyiragongo (Njiragongo)
Situo de Nyiragongo (Njiragongo)
Map
Nyiragongo (Njiragongo)
Laste erupciis 2009 (daŭranta)
vdr

Erupcioj redakti

Jam en la erupcio de 1977 Nyiragongo mortigis 2000 homojn. La 17-an de januaro 2002 la vulkano denove erupciis. Rivero da lafo tiam detruis plurajn vilaĝojn kaj fine fluis tra la urbo Goma en la lagon Kivu. Goma tiutempe havis pli-malpli 250.000 loĝantojn. 147 homoj mortis, proksimume 500.000 homoj devis esti translokigitaj, kaj fine pli-malpli 170.000 restis sen hejmo.

Lafa lago redakti

 
La lafa lago de Nyiragongo en 2011. Ĉirkaŭ la bordo de la lago estas la fondo de la ĉefa kratero.

En la kratero de Nyiragongo estas grava lafa lago kiu historie plurfoje malaperis kaj reaperis.[1]

Pli bone konata estas nur la historio dum la lastaj 50 jaroj. La lafa lago malaperis dum la erupcio de 1977 kaj renaskiĝis en 1982. En la postaj jaroj pluraj eventoj okazis, dum kelkaj jaroj la lago aspektis malaktiva kaj fine denove malaperis. Tamen, post la erupcio de 2002 ĝi reestiĝis kaj rapide kreskis ĝis almenaŭ 200m de larĝo. Ekde tiam ĝi restis ĉiam aktiva, ĉiam kun diametro inter 200m kaj 300m, kvankam kreskante aŭ malkreskante en la diversaj jaroj.[1]

Nuntempe en la unu kilometron larĝa kratero de la vulkano la lago el lafo daŭre spekteblas. Ĝi estas unu el la plej grandaj en la tero. Ĝi situas proksimume 600 metrojn sub la supra rando de la kratero.

Notoj kaj fontoj redakti

  1. 1,0 1,1 Bulletin Reports (angle). Global Volcanism Program. Alirita 2019-06-22.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti