Blanka nimfeo

(Alidirektita el Nymphaea alba)

Blanka nimfeoblanka akvolilio (Nymphaea alba), estas plantospecio el la familio de la Nimfeacoj (Nymphaeaceae). La zono en lagoj kie povas kreski nimfeoj nomiĝas nimfejo. Ĝi estas tipa reprezentano de la naĝfolia planto.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nymphaea alba

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj dicotyledones
Ordo: Nimfealoj Nymphaeales
Familio: Nimfeacoj Nymphaeaceae
Subfamilio: Nymphaeoideae
Genro: Nimfeo Nymphaea
Specio: N. alba
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

 
ilustraĵo
 
folioj kaj floroj de la blanka akvolilio
 
floro de la blanka akvolilio
 
folitino en akvo
filmeto pri la fermiĝanta kaj malfirmiĝanta floro dum tago

La blanka akvolilio estas multjara herba planto. Tiu ĉi akvoplanto formas disbranĉitajn rizomojn kiel daŭriga organo kun kiuj ĝi estas ankrita en la akveja grundo.

La folioj havas longajn tigojn. La malhelverdaj, 10 ĝis 25 cm grandaj, ŝildfoma foliplato havas je ĝia supra surfaco vaks-kovraĵon kiu protektas kontraŭ malsekeco. Ĝi estas ledra kaj protektas kontraŭ pluvgutoj kaj ondoj. La por la spirado necesaj stomoj troviĝas - alie ol ĉe teraj plantoj – sur la supra surfaco de la folio. La folio havas vastajn aerspacojn en la histo, kie la aero atingas tra aerkanaloj en la folitigoj la rizomon. La longaj folitigoj estas tre elastaj.

La sole starantaj bonodorantaj, blankaj, floroj kun orkolora mezo aperas de la tuta somero de junio al septembro. Ili havas diametron de 9 ĝis 12 cm. La kvar verdaj sepaloj estas liberaj. La plej ofte 20 ĝis 25 (12 ĝis 33) blankaj petaloj staras spiralforme kaj longas plej ofte 3 ĝis 5,5 (malofte ĝis 8 cm). La blankaj petaloj transiras al flavaj stamenoj. La floroj fermiĝas vespere kaj dum pluvvetero. Ili havas multe da poleneroj, kun kiuj ili allogas muŝojn, Donacia semicuprea kaj burdojn.

La duonglobaj ĝis ovformaj fruktoj estas 2,5 ĝis 3 m grandaj. La glataj, plej ofte 2 ĝis 3 (malofte ĝis 5) mm grandaj semoj estas kapablas flosi. La blanka nimfeo uzas kiel Adisvastigstrategio la zooĥorion, kiam la semoj disvastiĝis en la plumaro de akvaj birdoj.

La kromosomnombro estas 2n = 112 oder 48, 64, 84, 105

Ĝenerala disvastigo redakti

La blanka nimfeo estas eŭropa planto.Ĝi disvastiĝas en preskaŭ ĉiu partoj de Eŭropo escepte de la alta nordo (ĝis 63° norda latitudo), grandaj partoj de Hispanujo kaj la orienta parto de Ruslando; krome la planto kreskas nature en Nordafriko ĝis la bordo de la Nigra Maro kaj Kaŭkazio.

Kreskejo redakti

La blanka nimfeo bezonas nutraĵriĉajn kaj malrapide fluantajn akvejojn, kiuj ne estas tro malvarmaj dum la kreskotempo.

La rizomo rampas en humo- kaj nutraĵriĉa ŝlimo.

Ĝi formas ofte kreskejojn kie la akvo estas ĉirkaŭ 1 ĝis maksimume 3 m profunda.

Ekologio redakti

La blanka nimfeo estas plurjara akvoplanto, flosfolia planto, „flosradikulo“ kun aŭtune ameloriĉaj rizomoj. La rizomoj dikas kiel homa brako. Ĉiuj partoj de la planto havas iel nomatan aeruman histon, la tiel nomata aerenkimo. La folitigoj havas po kvar aerkanalojn por provizi la rizomon de aero. La supra surfaco de la flosanta folio havas stomojn kaj akvoforpelantan vaksan tavolon.

La planto floras de junio ĝis julio. La fruktoj estas maturaj de aŭgusto ĝis oktobro. Vegetativa multobligado okazas per rizompartoj.

Veneneco redakti

La blanka nimfeo estas en ĉiu parto venena.

La ĉefa efikanto ne estas precize konata; laŭ pli malnova literatura registro estas la alkaloido nufarino kaj la glikozido nimfalino.

La rizomo enhavas ankaŭ elagacidon.

Venenigado estas tre malofta: rezultoj estas ekscitiĝo kaj problemoj de la spirado.

Uzado redakti

Uzado kiel planto por stagnoj redakti

La specio bezonas multe da nutraĵoj

Uzado en la kuirejo redakti

La rizomoj povas esti uzataj kiel faruno por baki panon.

 
blanka nimfeo sur germana poŝtmarko.
 
blanka nimfeo sur bildo de Claude Monet, 1906.

Uzado en medicino redakti

Kuracdrogo estas la sekigitaj kompletaj floroj, “flores Nymphaeae albae”.

Enhavosubstanco estas: flavolnolglikosidoj.

Uzado: La drogo estas uzata kontraŭ diareo.

Fontoj redakti

Referencoj redakti

  • Erich Oberdorfer: Pflanzensoziologische Exkursionsflora für Deutschland und angrenzende Gebiete. 8. Auflage. Verlag Eugen Ulmer, Stuttgart 2001, ISBN 3-8001-3131-5. Seite 391.

Literaturo redakti

  • Dieter Bechthold, Harro Hieronimus; Seerosen : Blütenpracht im Gartenteich. Dähne, Ettlingen 2006, ISBN 3-935175-33-7.
  • Egon Petrowsky: Seerosen für den Gartenteich. Gräfe und Unzer, München 1993, ISBN 3-7742-1792-0.
  • Heidrun und Friedrich Jantzen: Er liebt mich, er liebt mich nicht – Pflanzen der Liebe. Stuttgart 1996, ISBN 3-440-06912-5.
  • Fritz Lense: Geschützte Pflanzen und Tiere. Ein Wegbegleiter durch Wiese, Wald und Bergwelt. Gütersloh 1987, ISBN 3-570-09916-4.
  • Oskar Sebald, Siegmund Seybold, Georg Philippi (Hrsg.): Die Farn- und Blütenpflanzen Baden-Württembergs. Band 1: Allgemeiner Teil, Spezieller Teil (Pteridophyta, Spermatophyta): Lycopodiaceae bis Plumbaginaceae. 2., ergänzte Auflage. Eugen Ulmer, Stuttgart 1993, ISBN 3-8001-3322-9.
  • Dietmar Aichele, Heinz-Werner Schwegler: Die Blütenpflanzen Mitteleuropas. 2. überarbeitete Auflage. Band 2, Franckh-Kosmos-Verlag, 2000, ISBN 3-440-08048-X.
  • Ruprecht Düll, Herfried Kutzelnigg: Taschenlexikon der Pflanzen Deutschlands und angrenzender Länder. Die häufigsten mitteleuropäischen Arten im Porträt. 7., korr. u. erw. Auflage. Quelle & Meyer, Wiebelsheim 2011, ISBN 978-3-494-01424-1.
  • L. Roth, M. Daunderer, K. Kornmann: Giftpflanzen Pflanzengifte. 6. überarbeitete Auflage. Nikol-Verlag, 2012, ISBN 978-3-86820-009-6.
  • K. Hiller, M. F. Melzig: Lexikon der Arzneipflanzen und Drogen. 2. Auflage. Spektrum Akademischer Verlag, 2010, ISBN 978-3-8274-2053-4.

Eksteraj ligiloj redakti