OMON (ruse Отряд милиции особого назначения, Otrjad milicii osobogo naznaĉenija, esperante Milica Taĉmento por Specialaj Celoj) estas la ĝenerala nomo de la reto da specialaj milicoj ene de Rusio, Belorusio kaj antaŭe de Sovetunio. Pro reteco de OMON ekzistas hodiaŭ OMON-trupunuo en ĉiu provinco de la lando. Ĝi estas la speciala branĉo de rusia polico, kaj subiĝas al la Ministerio pri internaj aferoj.

OMON
emblemo
Milica Taĉmento por Specialaj Celoj, Devizo: "Ni ne konas kompaton kaj ne serĉas ĝin"
Milica Taĉmento por Specialaj Celoj,
Devizo: "Ni ne konas kompaton kaj ne serĉas ĝin"
specialcelaj fortoj
Specnazo • police unit
Komenco 3-a de oktobro 1988 vd
Lando(j) Rusio vd
vdr
OMON-policanoj sur la Ruĝa Placo en Moskvo.

La 30-an de novembro 2011 laŭ la ordono de la ministro pri internaj aferoj Raŝid Nurgalijev OMON-taĉmentoj konservis sian nomon, sed ĝi ricevis novan klarigon: ruse Отряд мобильный особого назначения, esperante Mobila Taĉmento por Specialaj Celoj.[1][2]

Referencoj redakti