O Canada

la nacia himno de Kanado

O Canada (Ho Kanado) estas la nacia himno de Kanado. La muziko estis komponita de Calixa Lavallée. La unua versio de la teksto estis en la franca, kaj estis komponita de Sir Adolphe-Basile Routhillier kiel kanto por la franckanada popolo. Ĝi unue kantiĝis je la 24a de junio (Sankt-Johan-Baptist-festo), 1880. La aktualan anglalingvan version verkis Robert Stanley Weir en 1908. La kanto proklamiĝis la nacia himno 1-an de julio en 1980.

angle O Canada
france Ô Canada
Ho Kanado
“angle O Canada france Ô Canada”
nacia himno
lando  Kanado
kantoteksto Adolphe-Basile Routhier (franca, 1880)
Robert Stanley Weir (angla, 1908)
muziko Calixa Lavallée, 1880
ekde 1980
muzika ekzemplo
"O Canada"
noicon
Ĉu la aŭdigo ne funkcias? Eble helpos la paĝo "media help" (en la angla).
vdr
O Canada.svg
O Canada

Post longa disputado politika kaj socia, En 2018 la Kanada Parlamento voĉdonis ŝanĝi la nacian himnon (anglan version), per unu vorto ĉe la tria linio, por igi ĝin sekse egala.

La teksto en la franca:

O Canada! terre de nos aieux
Ton front est ceint de fleurons glorieux!
Car ton bras sait porter l'épée
Il sait porter la croix;
Ton histoire est une épopée
Des plus brillants exploits!
Et ta valeur de foi trempée
Protégera nos foyers et nos droits.

Ho Kanado! lando de niaj prapatroj
Vian frunton cirklas gloraj girlandoj!
Ĉar via brako povas porti la spadon,
Ĝi povas porti la krucon;
Via historio estas epopeo
De plej brilaj faroj!
Kaj via valoro, trempita de fido,
Protektos niajn hejmojn kaj niajn rajtojn.

La angla versio estas:

O Canada! Our home and native land,
True patriot love in all of us command!
With glowing hearts we see thee rise
The true north strong and free;
From far and wide, O Canada,
We stand on guard for thee!
God keep our land glorious and free;
O Canada, we stand on guard for thee.

Ho Kanado! Nia hejmo kaj patrio,
Veran patriotamon en ĉiuj de ni inspiru!
Kun ardaj koroj ni vidas vian supreniron,
La vera nordo, forta kaj libera;
De foraj partoj, ho Kanado,
Ni garde gvatas por vi!
Dio gardu nian landon glora kaj libera;
Ho Kanado, ni garde gvatas por vi.

Krome la muzikaĵo God save the Queen servas kiel reĝa himno de Kanado. Por tiu uzo ankaŭ ĉi tiu himno ricevis aldonan, franclingvan tekston.