O du lieber Augustin

O du lieber Augustin (Ho mia kara Aŭgusteno) estas la populara viena kanto. Origine ĝi estis verkita de baladisto Marx Augustin in 1679 kaj unuafoje aperas en dokumentoj en 1800.

O du lieber Augustin

La imperiestro de la Sankta Romia Imperio Leopoldo la 1-a promesis en 1679 starigi pestokolonon, se lian regnon preteriros la Granda Plago. La imperiestro mem fuĝis el sia ĉefurbo kaj pro tio saviĝis. Malpli bonfartaj estis almenaŭ 76 mil vienanoj, kies vivojn forportis la nigra morto. Nome tiam okazis historio, kiu kombinas trajtojn amuzajn kaj terurajn. Laŭ legendo juna stratkantisto Augustin revenis hejmen en sia normala (do ebriega) stato[1].

La vatiĝintaj piedoj kaj malebena vojo perfidis lin, do li falis en stratkanaleton, kie lin trovis kadavroforigistoj kaj ĵetis lin en amastombon ekster la urbomuroj. Matene la ebriulo vekiĝis kaj estis ŝokita sin trovi en akompano de la mortintoj, sed ne povis elgrimpi subpremita de pluraj korpoj. Do li decidis morti same ĝoje kiel li vivis kaj ekfajfis melodion per sia fajfilo. Danke al tio oni rimarkis lin kaj eltiris supren[1].

Sed la pleja miraklo estis ke Augustin ne infektiĝis malgraŭ la tuta nokto pasigita inter la pestomortuloj. Oni atribuis tion al lia “interna desinfektilo”, kiun li plu abunde aplikis ĝis sia frua (35 jarojn aĝa) morto la 11-an de marto 1685 pro alkohola veneniĝo.Tiu legendo iĝis bazo por la plej populara viena kanto Oh du lieber Augustin[1].

muzika ekzemplo
"O du lieber Augustin"
noicon
Ĉu la aŭdigo ne funkcias? Eble helpos la paĝo "media help" (en la angla).

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Stanislavo Belov (2018-06-17) Vieno: morna preĝejo kaj bela promenejo (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2019-02-16. Alirita 2019-02-16.