O no Jasumaro [o:-no jasumaro] (Hepburn-angle Ō no Yasumaro) (japane 太 安万侶|? - mortis la 15-an de aŭgusto 723) estis japana nobelo, burokrato kaj kronikisto. Li estas verŝajne filo de Ō no Honji (japane 多 品治), partoprenanto de la Jinŝin-a milito de 672.

O no Jasumaro
Persona informo
太安万侶
Naskiĝo
Morto 15-an de aŭgusto 723 (0723-08-15)
en Nara
Lingvoj japana vd
Ŝtataneco Japanio vd
Profesio
Okupo verkistohistoriisto vd
Laborkampo historio de Japanio vd
Verkado
Verkoj Koĝiki vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li estas plej konata pro la kompilado kaj redaktado, notado de - kun helpo de Hieda no Are - Koĝiki, la plej malnova verko pri japana historio. Pri la verkado komisiis lin imperiestrino Genmei (regis en 707-721) en 711 uaznte la klanajn kronikojn kaj indiĝenajn mitojn. Ĝi estis finita en la sekva jaro, en 712.

Yasumaro plej verŝajne partoprenis ankaŭ en la kopilado, verkado de Nihonŝoki, kiu estis finita en 720.

Yasumaro iĝis klan-ĉefo en 716, mortis en 723.

La tombo redakti

Oni trovis lina tombon la 23-an de januaro 1979 dum teplantado en Konose Ward de Nara-urbo, Nara-prefektujo. La kupra plataĵo sur ligna sarkofago havis gravuraĵon en la japana lingvo, per ĉinaj skribaj simboloj.