La Oazosilvio, Sylvia minula, estas palearkta specio de birdo de la familio de Silviedoj kaj de ties plej tipa genro nome Sylviasilvioj, kiuj estas grizecaj aŭ grizecbrunaj insektovoruloj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Oazosilvio
Oazosilvio
Oazosilvio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Silviedoj Sylviidae
Genro: Sylvia
Specio: S. minula'
Sylvia minula
(Hume, 1873)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi ĝis lastatempe estis konsiderata samspecifa kun la Babilema silvio; kaj nuntempe tiuj estas konsiderataj kiel membroj de superspecio kiu inkludus ankaŭ la Alteosilvion, kun kiu ĝi formus azian stirpon ene de la subspecio. (Helbig 2001, Jønsson & Fjeldså 2006)

Tiu estas reprezentato de tiu superspecio en aridaj teritorioj, kie loĝas el sekaj malaltaj teroj de Ŝinĝango orienten al Turkmenio kaj eble en Irano. Laŭ la Regulo de Gloger, ĝi estas pli pala kaj pli sablokolora kaj ne havas la tre markatan malhelan vizaĝon de la Babilema silvio, kvankam la blanka gorĝo estas ankoraŭ distinga, dum la resto de subaj partoj estas el blankecaj al helgrizaj kaj en suba ventro estas iom da bruneca nuanco. Ĝi estas ankaŭ pli malgranda (vidu artikolon pri Regulo de Bergmann) kaj havas rimarkinde pli malgrandan bekon, adaptatan al diferenca manĝodisponeblo en sia habitato. La iriso estas flaveca.

Oni agnoskas kutime tri subspeciojn de tiu specio:

  • Sylvia minula munila - inkludas chuancheica
  • Sylvia minula margelanica
  • Sylvia minula jaxartica

La du lastaj povus konstitui separatan specion, Margelana silvio.

Krome la supozataj subspecioj de la Babilema silvio nome halimodendri kaj telengitica povus fakte aparteni al la Oazosilvio, aŭ alternative povus reprezenti hibridon kiu intermezus inter, respektive, S. m. jaxartica kaj S. m. margelanica kaj la Babilema silvio (Snow et al. 1998).

Referencoj redakti

  • Helbig, A. J. (2001): Phylogeny and biogeography of the genus Sylvia. In: Shirihai, Hadoram: Sylvia warblers: 24-29. Princeton University Press, Princeton, N.J. ISBN 0-691-08833-0
  • Jønsson, Knud A. & Fjeldså, Jon (2006): A phylogenetic supertree of oscine passerine birds (Aves: Passeri). Zoologica Scripta 35(2): 149–186. COI::10.1111/j.1463-6409.2006.00221.x (HTML resumo)
  • Snow, David W.; Perrins, Christopher M.; Doherty, Paul & Cramp, Stanley (1998): The complete birds of the western Palaearctic on CD-ROM. Oxford University Press. ISBN 0-19-268579-1