Obĉina Domžale estas unu el 212 municipoj en Slovenujo. Ĝi situas en la Regiono Osrednjeslovenska. La municipo enhavas 51 komunumojn kaj ĝia areo estas 72.3 km². Komence de 2017 tie loĝis 35 113 homoj. La administra centro estas la urbo Domžale.

Občina Domžale
municipo de Slovenio

Blazono

Blazono
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 36 648  (2020) [+]
Loĝdenso 507 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 46° 8′ N, 14° 36′ O (mapo)46.1333333314.6Koordinatoj: 46° 8′ N, 14° 36′ O (mapo) [+]
Areo 72,3 km² (7 230 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Občina Domžale (Slovenio)
Občina Domžale (Slovenio)
DEC
Občina Domžale
Občina Domžale
Situo de Občina Domžale

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Municipality of Domžale [+]
vdr
Občina Domžale

Loko, priskribo redakti

Plejparte ĝia areo situas en la malaltaj teroj, kiuj fluas tra la riveroj Kamniška Bistrica, Pšata kaj Rača. La alteco en la sudo de la municipo estas proksimume 280 m ĝis 642 m en la nordo (Monto Veliki vrh).

La centro de la municipo estas troviĝas proksimume 12 km for de la centro de Ljubljano. Tra la municipo etendiĝas de sudo al nordoriento A1-aŭtovojo, kiu kuras de la haveno de Koper al la urbo Maribor kai la aŭstra limo.

Apudaj municipoj estas: Občina Kamnik en la nordo, Občina Lukovica en la nordoriento, Občina Moravče en la oriento, Občina Dol proksime de Ljubljani en la sudo, Urba municipo Ljubljana en la sudokcidento, Občina Trzin kaj Občina Mengeŝ en la okcidento.

Komunumoj redakti

La municipo konsistas el 51 vilaĝoj:

Bišče, Brdo, Brezje pri Dobu, Brezovica pri Dobu, Češenik, Depala vas, Dob, Dobovlje, Dolenje, Domžale, Dragomelj, Goričica pri Ihanu, Gorjuša, Groblje, Homec, Hudo, Ihan, Jasen, Kokošnje, Količevo, Kolovec , Krtina, Laze pri Domžalah, Mala Loka, Nožice, Podrečje, Prelog, Preserje pri Radomljah, Pšata, Rača, Račni Vrh, Radomlje, Rodica, Rova, Selo pri Ihanu, Spodnje Jarše, Srednje Jarše, Studenec pri Krtini, Sveta Trojica, Šentpavel pri Domžalah, Škocjan, Škrjančevo, Turnše, Vir, Zaboršt, Zagorica pri Rovah, Zalog pod Sveto Trojico, Zgornje Jarše, Žeje, Želodnik, Žiče.

Referencoj redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Občina Domžale en la slovena Vikipedio.