Obadja, (en hebrea ‛Obadyāh; en antikva greka Ἀβδίας kaj Ὀβδιού; en latina Abdīas) (... – 6-a jarcento a.K.), estis laŭ la Biblio juda profeto.

Obadja
Biblia persono
homa biblia persono • homo
Verko Libro de Obadja
Informoj
Eble sama Obadiah
Sekso vira
Okupo profeto
vdr
BIBLIAJ MINORAJ PROFETOJ
Obadja
Sur flanko de la katedralo de Florenco statuo de Nanni di Bartolo reprezentas la profeton Obadjan kiel fortikan nudkapan junulon, envolvita en riĉa mantelo kun tamen la libro, lanĉantan profetaĵon kontraŭ Edomo kaj edomitoj.
sekso = vira
nacio = hebrea de la regno de Judujo
epoko = 6-a jarcento a.K.
apartaĵo = profeto
kulto = venerata kiel sanktulo ĉe la Katolika Eklezio kiu lin liturgie honoras la 19-an de novembro.. Simile faras ĉiuj eklezioj konfesantaj la komunecon kun la sanktuloj

Biografio redakti

 
Dio aperis al Obadja. Miniaturo el Libro de Obadja (13-a jarcento. Bourges, Bibliotheque Municipale, ms. 0007, f. 155v.

Obadja, kiu estis profeto en Izraelo en la 6-a jarcento a.K., (hebree: Obadyāh; greke: Ἀβδίας kaj Ὀβδιού; latine: Abdīas) signifas servisto de Javeo.

Kvara de la dekdu minoraj Profetoj, Obadja eble vivis post la falo de Jerusalemo de la jaroj 587-586 a.K.; li estas aŭtoro de profeteca vizio en 21 versikloj, entenantaj profetaĵon pri dia venĝo kontraŭ la edoma popolo, ĉiam malamika al israela popolo.

Kulto redakti

La antikvaj latinaj martirologoj ne menciis Obadjan, kiu eksperis male en la roma martirologio kiu aperas, male, en la roma martirologio kaj konstantinopolitana sinaksario en la dato de 19-a de novembro, dato ankoraŭ konservata en la Katolika Eklezio. Li estas liturgie honorata ĉe ĉiuj kristanaj eklezioj konfesantaj la komunecon kun la sanktuloj.

La multaj artaj prezentaĵoj pri Obadja atestas la vastan devotecon havigitan, pasinte, al tiu sanktulo. Profeto malgranda rilate la nombron de versikloj, sed ne rilate la ideojn, diras pri li Sankta Hieronimo.

 
Rusa ikono kun profetoj Amos kaj Obadja (18-a jarcento).

Aliaj projektoj redakti

  • KOMUNA: Italligve [1]
  • Vikifontaro: Franclingve [2]

Vidu ankaŭ redakti

Fontoj redakti

  • 'Biblio
    • Katolikaj enciklopedioj:
    • [3] Enciclopedia_Cattolica
    • [4] Cathopedia:Voci_indispensabili
    • [5] Catholic_Encyclopedia

Notoj redakti