Oberkochen

komunumo de Baden-Virtembergo en Germanio

Oberkochen estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Ostalb kaj en la distriktaro Stutgarto de la federacia lando Baden-Virtembergo. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 8002 loĝantojn.

Oberkochen
Blazono
Oberkochen (Germanio)
Oberkochen (Germanio)
DEC

Map

Flago
urba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Baden-Virtembergo
Distriktaro Distriktaro Stutgarto
Distrikto Distrikto Ostalb
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 07364
Poŝtkodo 73447
Malnova poŝtkodo de antaŭ 1993 7082
Aŭtomobila kodo AA
Oficiala Municipokodo 08136050
Politiko
Komunumestro Peter Traub
Partio de komunumestro Freie Wähler Ostalbkreis
Adreso de la administrejo Eugen-Bolz-Platz 1
Demografio
Loĝantaro 8002 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (decembro 2020)]
Geografio
Geografia situo 48° 47′ N, 10° 6′ O (mapo)48.78388888888910.105277777778Koordinatoj: 48° 47′ N, 10° 6′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 496 m
Areo 23,57 km²
Oficiala retejo http://www.oberkochen.de
vdr

Rilatoj al Esperanto redakti

En Oberkochen interalie loĝis Julia Noe [1] , eksa estraranino de Germana Esperanto-Junularo (GEJ), tiutempe aktiva en la organiza teamo de la ĉiujara Internacia Seminario de GEJ kaj inter novembro 2007 kaj novembero 2008 volontulo de TEJO en Roterdamo. Daŭre loĝas en Oberkochen Karl Heinz Schaeffer, kiu instigis la kunlaboron de Germana Esperanto-Biblioteko kun la urba biblioteko de Aalen.

Referencoj redakti

  1. stato de 2015
 
la moderna "repaciga kirko"
 
panorama turo Volkmarsberg
 
lokaj karnavalantoj