Obermumpf

komunumo de Svislando

Obermumpf estas komunumo en la distrikto Rheinfelden de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 1014 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Obermumpf
Blazono de Obermumpf
komunumo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Rheinfelden
Koordinatoj  47° 31′ 55″ N 7° 56′ 15″ O / 47.53194 °N, 7.93750 °O / 47.53194; 7.93750 (mapo)Koordinatoj: 47° 31′ 55″ N 7° 56′ 15″ O / 47.53194 °N, 7.93750 °O / 47.53194; 7.93750 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1014
Areo 5,06 km²
Alteco 377 m super marnivelo
Poŝtkodo 4324
Komunumkodo 4256
Mapo de Obermumpf
vdr

Geografio redakti

Obemumpf situas en la mezo de la valo de la rivero Fischingerbach, kiu havas sian originon en la Tavolĵuraso, fluas de suokcidento al nordoriento kaj alfluas inter Mumpf kaj Stein al Rejno.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Obermumpf limas en nordokcidento al Mumpf, en nordoriento al Stein, en oriento al Münchwilen, en sudoriento al Schupfart, en sudokcidento al Hellikon kaj en okcidento al Zuzgen.

Trafiko redakti

La komunumo Obermumpf estas konektita al la publikatrafikreto per poŝtaŭtolinio de Möhlin al Schupfart.

La plej proksima aliro al la nacia aŭtoŝoseo A3 situas en Eiken.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Obermumpf datiĝas el la jaro 1302 kiel Obermumphier.

Apud la preĝejo arkeologoj trovis restaĵojn de romia bieno, kiu pruvas, ke en Obermumpf jam en frua tempo setlis homoj. En mezepoko Obermumpf estis posedaĵo de la Habsburgoj. En la jaro 1797 la regiono estis konkerita de francaj trupoj. Post mallonga franca regado, ĝi kun la tuta Frick-Valo fariĝis en 1802 parto de la Helveta Respubliko kaj en 1803 de la nova Kantono Argovio.

Eksteraj ligiloj redakti