Oberpetersdorf, hungare Felsőpéterfa [felŝOpEterfa], kroate Gornji Peterštof estas vilaĝeto en Aŭstrio, en federala ŝtato Burgenlando, en distrikto de Oberpullendorf, en municipo de Kobersdorf. La loknomo signifas en ĉiuj lingvoj: supra-Petro-vilaĝo.

Situo redakti

Oberpetersdorf troviĝas laŭ traira flankovojo, ĉefvojo S31 preteriras.

Historio redakti

La unua mencio pri la vilaĝo devenis latine el 1222 en formo "villa Petri". Grafoj Nagymartoni aĉetis la kamparon en 1302. Tiam la vilaĝo nomiĝis "Peturnymiti". Ekde la 17-a jarcento la vilaĝo apartenis al familio Esterházy. La komunumo famiĝis pri potistoj. En 1910 vivis tie 436 homoj (plejparte germanoj). Ĝis Traktato de Trianon Felsőpéterfa apartenis al Hungara reĝlando, al Sopron (reĝa departemento), poste al Aŭstrio, inter 1938-1945 al Germanio.

Vidindaĵo redakti

Fontoj redakti