Oberuzwil

komunumo de Svislando
Oberuzwil
Blazono de Oberuzwil
Blazono de Oberuzwil
Blazono de Oberuzwil
Bichwil, komunumo Oberuzwil
Bichwil, komunumo Oberuzwil
Bichwil, komunumo Oberuzwil
komunumo en Svislando
Kantono Sankt-Galo
Distrikto Elektodistrikto Wil
Koordinatoj  47° 36′ 0″ N 9° 8′ 0″ O / 47.60000 °N, 9.13333 °O / 47.60000; 9.13333 (mapo)Koordinatoj: 47° 36′ 0″ N 9° 8′ 0″ O / 47.60000 °N, 9.13333 °O / 47.60000; 9.13333 (mapo)
Nombro de loĝantoj 5692
Areo 14,11 km²
Alteco 560 m super marnivelo
Poŝtkodo 9242
Komunumkodo 3407
Mapo de Oberuzwil
Mapo de Oberuzwil
Mapo de Oberuzwil
vdr

Pri la komunumo redakti

Oberuzwil estas komunumo en la elektodistrikto Wil, Kantono Sankt-Galo, Svislando. Ĝi havis 5692 loĝantojn je la 31-a de decembro 2006.

Geografio redakti

Kvankam Oberuzwil apartenas hodiaŭ al la elektodistrikto Wil, oni alkalkulas la komunumon al la suba Togenburgo, kaj antaŭ la novordo de la distriktoj, ĝi estis parto de la distrikto Suba Togenburgo.

La komunumo konsistas el la municipoj Oberuzwil, Niederglatt, kaj Bichwil. Ĉiuj el tiuj tri municipoj konsistas siavice el pluraj ofte malgrandaj vilaĝetoj kaj setlejoj. En okcidento de la komunumo situas la Lageto de Bettenau.

Al Oberuzwil apartenas Buchen; al Bichwil Bisacht, Engi, Eppenberg, Kreienberg, Langenaŭ, parto de Oberrindal, Ramsaŭ, Riggenschwil, Ritzenhaus kaj Sonder; al Niederglatt Äschen, Güllwies, Häuslen, Heiligenswil, Herrenhof, Hinterbach, Homberg, parto de Löchli, Untertobel, Obertobel, parto de Rudeln, Saurenmoss, Städeli, Watt kaj Wilen.

Trafiko redakti

Oberuzwil situas ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Sankt-Galo al Zuriko kaj dividas sian stacidomon, kie haltas ankaŭ interurbaj rapidtrajnoj, kun la najbara urbo Uzwil.

Historio redakti

La unua dokumenta mencioj de Oberuzwil kiel Uzzinwilare datiĝas el la jaroj 819 kaj 824, de Bichwil kiel Pichilinwilare kaj de Wilen kiel Wila el la jaro 865.[1]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti