Oberwart

komunumo de Aŭstrio

Oberwart, (obervart) hungare Felsőőr, kroate Gornja Borta, estas komunumo kun urborajto en Aŭstrio. Ĝi apartenas al la federacia lando Burgenland kaj estas la administra centro de la samnoma distrikto Oberwart. Komence de la jaro 2018 en la komunumo vivis 7 572 loĝantoj.

Oberwart
la urbodomo
la urbodomo
la urbodomo
komunumo de Aŭstrio • loĝloko kun urborajtoj kaj privilegioj

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 7400
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 7 572  (2018) [+]
Loĝdenso 207 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 47° 17′ N, 16° 12′ O (mapo)47.28777777777816.203055555556Koordinatoj: 47° 17′ N, 16° 12′ O (mapo) [+]
Alto 315 m [+]
Areo 36,5 km² (3 650 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Oberwart (Aŭstrio)
Oberwart (Aŭstrio)
DEC
Oberwart
Oberwart
Situo de Oberwart

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Oberwart [+]
vdr
dulingva tabulo akceptas gastojn en Oberwart

Bazaj informoj redakti


Situo redakti

Oberwart situas en montaro, en valo, laŭ rojo Pinka. Tie kruciĝas ĉefvojoj orienta-okcidenta Szombathely-Friedberg kaj norda-suda Szentgotthárd-Bratislavo, fine Oberwart troviĝas laŭ fervojo Friedberg-Rechnitz. La lasta urbo troviĝas 25, Szombathely 35 km-ojn.

Historio redakti

En 896 la hungaraj triboj okupis Karpatan basenon. Tiu regiono ne estis konvena por la nomadoj, sed ĝi estis grava limgarda zono, kion prezentas la urbonomo. Dum la historio zono de tiu regiono ofte apartenis foje al Hungario, foje al Aŭstrio. La unua mencio pri la urbo devenis el 1327 latine-hungare Superior Eör (=supra sentinelo). En 1289 aŭstra princo Albert la 1-a, en 1532 la turkoj detruis la komunumon. La loĝantaro apogis princon de Transilvanio Stefano Bocskai, krome ili ŝanĝis eklezion al kalvinana. Ĉefabato de Vasvár kun aŭstraj soldatoj atakis la komunumon, forpelis la kalvinanan pastron kaj detruis la pastrejon en 1663. La loĝantoj apogis princon Francisko Rákóczi la 2-a en 1705, tial aŭstra generalo Siegbert Heister forrabis la komunumon. Kalvinana preĝejo konstruiĝis en 1774.

 
la paroĥa kirko

En 1809 armeo de Napoleon forrabis la setlejon, kiu en 1841 ricevis la rangon kampurbo. En 1848 la hungaroj venkis taĉmenton de banuso Josip Jelačić. En 1910 la urbo havis 3912 da loĝantoj (3039 hungaroj, 842 aŭstroj). Ĝis 1921 ĝi apartenis al Vas (reĝa departemento), al distrikto de Felsőőr, kies distriktejo estis. Post disiĝo de Aŭstrio-Hungario en 1918 mallarĝa koridoro de Okcidenta Hungario aldoniĝis al Aŭstrio. Aŭstroj malrapide komencis okupi la koridoron, sed en 1921 en vilaĝo Ágfalva bataleto okazis inter aŭstroj kaj hungaraj memservantoj. La aŭstroj retiriĝis, la hungaroj fondis banusujon Lajta kaj proklamis sendependecon en Felsőőr kaj tiu loko estis la ĉefurbo. La efemera landeto uzis eĉ apartan poŝtmarkon. Fine en 1921 okazis plebiscito en Sopron kaj en kelke da najbaraj vilaĝoj. Rezulte Sopron kaj la proksimeco restis hungara, la ceteraj koridorpartoj (tie ne estis plebiscito) iĝis aŭstra, banusujo Lajta ĉesis.

Dum la faŝisma erao inter 1938-1945 la hungareco suferis multe, ili ne rajtis uzi la lingvon kaj kulturon. La hungareco preskaŭ neniiĝis. La kampurbo urbiĝis en 1939. Nun en la plej malnova urboparto la hungareco vivas en majoritato, dume en la plena urbo en minoritato. Krome vivas kroatoj kaj ciganoj kaj nature aŭstroj.

Vidindaĵoj redakti

Famuloj redakti

Ĝemelurboj redakti

Komunumoj pri őr (= sentinelo) en Hungara reĝlando redakti

Post alveno de hungaroj la sentineloj gardis ankaŭ internajn limojn inter la gentoj.

Alőr Alsóőr Felsőőr Őr Őraljaboldogfalva Őrbottyán Őrdarma
Őregyház Őrfalu Őrhalom Őrhegy Őrimagyarósd Őriszentpéter Őrmező
Őrös Rábaőr Szamosőrmező Temesőr

Eksteraj ligiloj redakti