Oberwil BL

komunumo de Svislando
Oberwil
Blazono de Oberwil
Oberwil kun katolika preĝejo
komunumo en Svislando • urbo en Svislando
Kantono Bazelo Kampara
Distrikto Arlesheim
Koordinatoj  47° 31′ 0″ N 7° 33′ 0″ O / 47.51667 °N, 7.55000 °O / 47.51667; 7.55000 (mapo)Koordinatoj: 47° 31′ 0″ N 7° 33′ 0″ O / 47.51667 °N, 7.55000 °O / 47.51667; 7.55000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 10'368
Areo 7,88 km²
Alteco 316 m super marnivelo
Poŝtkodo 4104
Komunumkodo 2771
Mapo de Oberwil
vdr

Pri la komunumo redakti

Oberwil estas urbo kaj komunumo en la distrikto Arlesheim en Kantono Bazelo Kampara, Svislando. Ĝi havis 10368 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio redakti

Oberwil situas 5 kilometrojn sude de la urbo Bazelo en la tiel nomita Leimenvalo ĉe la bordo de la rivero Birsig kaj la orienta deklivo de la monteto Bruderholz, sur kiu situas la kantona malsanulejo de Kantono Bazelo Kampara.

Trafiko redakti

Bottmingen estas per la tramlinioj 10 kaj 17 de Baselland Transport AG kaj diversaj buslinioj bone konektita al la loka trafikreto de la regiono Bazelo. Dank al tiu-ĉi bona trafiksituacio la loĝantaro dum la lastaj jaroj enorme kreskis, kaj la iama kampara vilaĝo Oberwil transformiĝis al urbo.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Oberwil datiĝas el la jaro 1102 kiel Oberuuilre.

Jam ĉirkaŭ la jaro 1000 post Kristo Oberwil fariĝis posedaĵo de la Princepiskopejo Bazelo. Ĝis la reformacio Oberwil estis unu el la tiel nomitaj 7 liberaj komunumoj. Pro la civitanrajto de Bazelo la komunumo reformaciiĝis en la jaro 1525, sed ĝi estis rekatolikigita de la episkopo en la jaro 1598. Ĝis la Franca Revolucio en la jaro 1792 ĝi nun apartenis al la Princepiskopejo Bazelo. Dum kelkaj monatoj Oberwil formis parton de la Raŭraĥa Respubliko, kaj ek de 1793 ĝi apartenis al Francio. En la jaro 1815 la Viena Kongreso atribuis Oberwil al la malnova Kantono Bazelo kaj post la Bazela Kantondisiĝo en la jaro 1833 Oberwil apartenas al Kantono Bazelo Kampara.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti