Observatorio Monte Viseggi

La Observatorio Monte Viseggi (itale : Osservatorio astronomico Monte Viseggi) estis astronomia observatorio sur la Monto Viseggi, en la komunumo La Spezia (Italio). Ĝia MPC-kodo estas 126.[1][2]

Observatorio Monte Viseggi
Observatorio
Oficiala nomo:
Osservatorio astronomico Monte Viseggi
Lando Italio Italio
Municipo La Spezia
Supermara alteco 347 m s. m.
Koordinatoj 44° 7′ 56″ N 9° 47′ 26″ O / 44.13222 °N, 9.79056 °O / 44.13222; 9.79056 (mapo)
Situo de la observatorio en Italio
Situo de la observatorio en Italio
Situo de la observatorio en Italio
Retpaĝo: http://www.astrofilispezzini.org/

La observatorio estis konstruita en 1984 fare de la Associazione astrofili spezzini, uzante la strukturon de eksa aerdefenda pozicio datiĝinta de la dua mondmilito je supermara alteco de 347 m. Ĝia instrumento estis teleskopo "Ritchey-Cretien" de diametro 40 cm.

Observatorio Monte Viseggi fermiĝis la 29-a de majo 2005.

Laŭ Minor Planet Center, 5 asteroidoj estis malkovritaj elde tie.[3]

Malkovritaj asteroidoj : 5
10211 La Spezia 6-a de septembro 1997
18928 Pontremoli 25-a de aŭgusto 2000
36033 Viseggi 19-a de julio 1999
58672 Remigio 28-a de decembro 1997
58691 Luigisannino 24-a de januaro 1998


Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti