Observatorio Steward

Observatorio de la Universitato de Arizono

La Observatorio Steward estas la esplora fako de la Departemento de Astronomio de la Universitato de Arizono ; ĝia oficejo troviĝas sur la kampuso de la universitato en Tucson (Arizono, Usono).

Observatorio Steward
Observatorio
La observatorio en la kampuso de la Universitato de Arizono en Tucson
Oficiala nomo: Steward Observatory
Lando Usono Usono
Municipo Tucson (Arizono)
Supermara alteco 792 m s. m.
Koordinatoj 32° 14′ 0″ N 110° 56′ 56″ U / 32.23333 °N, 110.94889 °U / 32.23333; -110.94889 (mapo)
Estiĝo 1916
Posedanto Universitato de Arizono
Situo de la observatorio en Usono
Situo de la observatorio en Usono
Situo de la observatorio en Usono
Vikimedia Komunejo: Steward Observatory
Retpaĝo: http://www.as.arizona.edu/

Ĝia MPC kodo estas 692.[1]

La unua konstruaĵo kaj teleskopo, konstruitaj en 1916, estis oficiale dediĉita en aprilo 1923. La Observatorio Steward nun administras aǔ kun-administras kvin teleskopojn sur montaj suproj en Arizono, unu en Nov-Meksiko, unu en Havajo kaj unu en Ĉilio. Ĝi provizis instrumentojn por tri kosmaj observatorioj kaj por multenombraj ĉegrundaj teleskopoj.

La Observatorio Steward estas unu el la malmultaj instalaĵoj, kiuj povas poluri tre grandajn ĉefajn spegulojn uzitajn en la teleskopoj konstruitaj dum la pasinta jardeko.

Historio redakti

La Observatorio Steward rezultas de la streboj de la usona astronomo kaj dendrokronologiisto Andrew Ellicott Douglass. En 1906, li ricevis postenon de Helpanta Profesoro pri Fiziko kaj Geografio ĉe la Universitato de Arizono en Tucson (Arizono). Preskaǔ tuj post sia alveno en Tucson, Douglass establis programon de astronomia esploro uzante refraktoron de 8 coloj (20,3 cm) pruntedonita de la Observatorio de la Universitato Harvard kaj komencis aktive serĉi fonduson por konstrui grandan esploran teleskopon en Tucson. Dum la sekvantaj dek jaroj, tiuj steboj fiaskis ; dum tiu tempo, Douglass estis Estro de la Departemento de Astronomio, Anstataŭa Prezidento kaj, fine, Dekano de la Kolegio pri Beletro, Arto kaj Scienco.[2]

Jen tiam, la 18-an de oktobro 1916, Prezidento Rufus B. von KleinSmid anoncis, ke anonima donacinto donis al la Universitato « 60 000 $ por konstrui grandegan teleskopon ». La donacinto reveliĝis pli malfrue esti S-ino Lavinia Steward,[3] riĉa vivino de Oracle (Arizono), interesita pri astronomio kaj deziranta kunmemori sian mortintan edzon : S-ro Henry Steward.

Douglass planis uzi la donacon de Steward por konstrui neŭtonaj teleskopoj de 36 coloj (91,4 cm) kaj kontraktis kun la firmao Warner & Swasey Company de Klevlando por konstruigi tiun teleskopon ; sed la eniro de Usono en la unuan mondmiliton malfruigis la kontrakton : Warner & Swasey havis prioritatajn militajn kontraktojn ; krome la spertuloj pri grandaj speguloj tiam troviĝis en Eŭropo kaj estis neatingeblaj pro la milito. Fine, la spegulo estis farita de la vitra firmao Spencer Lens Co. de Bufalo (Nov-Jorkio).

La teleskopo estis instalita en la observatorion en julio 1922 kaj la Observatorio Steward oficiale dediĉita la 23-an de aprilo 1923.[4]

Observatorioj redakti

La Observatorio Steward administras tri observadajn lokojn en sudo de Arizono : la Internacian Observatorion de Monto Graham (MGIO), la Observatorion de Monto Lemmon kaj la Stacion Catalina sur la Monto Bigelow. Ĝi ankaŭ funkciigas teleskopojn en du gravaj observatoroj : la Nacia Observatorio de Kitt Peak (KPNO) kaj la Observatoire Fred Lawrence Whipple sur la Monto Hopkins. Ĝi estas partnero en la Sloan Digital Sky Survey-III elde la Observatorio de Apache Point (Nov-Meksiko) kaj tenas observatorion por studentoj sur la Monteto Tumamoc ĉirkaǔ 5 km okcidente de la kampuso. La originala konstruaĵo de la observatorio en Tucson estas uzita nur por publika informo kaj ĝenerala eduko de la unua ciklo.

La Radio Observatorio de Arizono, filio de la Observatorio Steward, funkciigas po unu radioteleskopon ĉe KPNO kaj MGIO.[5]

La Observatorio Steward partoprenas en tri internaciaj projektoj. Ĝi estas plena membro de la ĝemelaj Teleskopoj Magelano ĉe la Observatorio Las Campanas (norda Ĉilio) Ĝi estas ankaŭ membro de du projektoj en sama regiono : la Granda Sinoptika Enketa Teleskopo kaj la Giganta Teleskopo Magelano ; venonta generacio da grandegaj teleskopoj. La Spegula Laboratorio Richard F. Caris fabrikas kaj fajnigas spegulojn por ambaǔ teleskopoj, kaj ankaŭ faris spegulojn de la ĝemelaj Magelanaj Teleskopoj.[6]

Grupoj de Esploro redakti

La Spegula Laboratorio Richard F. Caris,[6][7] estis kreita en 1980 sub la orienta latero de la universitata usona piedpilkadejo Arizona Stadium kaj tiel nomata en 2015 en memoro de Richard F. Caris, filantropo kaj monhelpinto de la Observatorio Steward.[8][9] Tiu laboratorio pioniris en tekniko de produkto de grandaj speguloj, inklude malpezajn mielĉelarajn per rotacia fando en rotacia forno[10] La Spegula Laboratorio finis la duan spegulon de la Granda Duokula Teleskopo en septembro 2005 ; ĝi ankaŭ fandis la kombinatan primaran kaj terciaran spegulon de la Granda Sinoptika Enketa Teleskopo[11] kaj komencis la laboron pri du el la sep ekster-aksiaj ĉefaj speguloj por la Giganta Magelana Teleskopo.

La Laboratorio de Infraruĝa Detektilo konstruis la Near Infrared Camera and Multi-Object Spectrometer NICMOS (Proksiman infraruĝan Fotilon kaj Pluran Objektan Spektrometron) por la kosmoteleskopo Hubble kaj la Multiband Imaging Photometer (MIPS) por la kosmoteleskopo Spitzer Ĝi ankaŭ konstruis la Near Infrared Camera (NIRCam) kaj helpis konstrui la Mid-Infrared Instrument (MIRI) por la kosmoteleskopo James Webb.

Aliaj esploraj grupoj inkludas :

la Center for Astronomical Adaptive Optics (CAAO),
la Imaging Technology Laboratory (ITL),
la Steward Observatory Radio Astronomy Laboratory (SORAL),
la grupon Earths in Other Solar Systems (EOS),
la Astrochemistry/Spectroscopy Laboratory.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti