Observatorio de Andruŝivka

Observatorio

La Observatorio de Andruŝivka estas privata astronomia observatorio en la municipo Andruŝivka, (precize en la vilaĝo Galĉin) en Ĵitomira provinco en Ukrainio.

Observatorio de Andruŝivka
Observatorio
Observatorio de Andruŝivka
Oficiala nomo: Андрушівська астрономічна обсерваторія
Kromnomo: Mateno de Julio
Lando Ukrainio Ukrainio
Municipo Andruŝivka
Supermara alteco 214 m s. m.
Koordinatoj 50° 0′ 2″ N 28° 59′ 50″ O / 50.00056 °N, 28.99722 °O / 50.00056; 28.99722 (mapo)
Estiĝo 2001
Situo de la observatorio en Ukrainio
Situo de la observatorio en Ukrainio
Situo de la observatorio en Ukrainio
Vikimedia Komunejo: Andrushivka Astronomical Observatory
Retpaĝo: www.aao.gluk.org

Ĝi estis fondita en 2001 far'de sia estonta direktoro Jurij Ivaŝĉenko (ukraine Юрій Миколайовичnt Іващенко). Ĝia MPC kodo estas A50.[1]

Ĝi estis kromnomita Липневий ранок (Mateno de Julio) alude al la kanto July Morning de Uriah Heep, unu el plej ŝatataj de la fondinto.[2]

Historio redakti

La konstruo de la observatorio naskiĝis en 1998 el mema iniciativo de Jurij Ivaŝĉenko : la observatorio estis konstruita kaj estas bontenata per lia propra ŝparaĵo. Li faris interkonsenton kun la Nacia Akademio de Sciencoj de Ukrainio por reuzo de la kupolo Zeiss de 8 m, neutiligita en la stokejoj pro manko de monrimedo. La 13-an de aŭgusto 1999 ĝi estis instalita en la observatorion. Teleskopo Zeiss-600 estis provizita de la Internacia Centro de astronomia, medicina kaj vivmedia esploroj (parto de la Nacia Akademio de Sciencoj de Ukrainio) kaj venigita el la Observatorio de Pito Terskol. La observatorio komencis siajn sciencajn laborojn la 12-an de aprilo 2001 okaze de la celebro de la 40-a datreveno de la unua homa kosmoflugo.

En 2005 estis konstruita dua kupolo por gastigi teleskopon de 60 cm.

Malkovroj redakti

Laŭ Minor Planet Center, 101 numerotitaj asteroidoj estis malkovritaj elde tiu observatorio inter 2003 kaj 2010[3] inter kiuj 274301 Wikipedia.

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti


En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Osservatorio astronomico di Andrušivka en la itala Vikipedio.