Observatorio de Haute-Provence

La Observatorio de Haute-Provence (france Observatoire de Haute-Provence) estas astronomia observatorio situanta en Saint-Michel-l'Observatoire en Alpes-de-Haute-Provence (Francio), 100 km norde de Marsejlo. 43° 55′ 55″ N 5° 42′ 48″ O / 43.93194 °N, 5.71333 °O / 43.93194; 5.71333 (mapo). Ĝi lokitas je 650 m super la marnivelo.

Observatorio de Haute-Provence
steloobservatorio
Komenco 1937 vd
Geografia situo 43° 55′ 51″ N, 5° 42′ 48″ O (mapo)43.9308333333335.7133333333333Koordinatoj: 43° 55′ 51″ N, 5° 42′ 48″ O (mapo)
Lando(j) Francio vd
Situo Saint-Michel-l'Observatoire
Observatorio de Haute-Provence (Francio)
Observatorio de Haute-Provence (Francio)
DEC
Observatorio de Haute-Provence
Observatorio de Haute-Provence
Map
Observatorio de Haute-Provence
Retejo Oficiala retejo
vdr
Teleskopo de 193 cm de la Observatoire de Haute-Provence

Historio redakti

La pureco de la atmosfero kialigis la instaladon de observatorio en la regiono de Forcalquier. Kvankam la kvalito de la bildoj de la observatorio de Haute-Provence (Alta Provenco) estas neperfekta, la nombro da noktoj taŭgaj por la fotometrio estas tie escepte granda.

Sekve al la kreo de la Nacia Centro de Scienca Esploro (C.N.R.S) far de la registaro de la franca Popola Fronto, estis decidita konstrui tian observatrion je la meze de 1936. La situejo estis elektita la 9-an de novembro 1936 de scienca komitato estrita de Jean Baptiste Perrin ; la konstruo komencis apud la urbeto Saint Michel sed la dua mondmilito severe malrapidigis la laboron. (Anekdote : mureto estis konstruita tra la monteto, oficiale por malhelpi ke aproj eniru en la konstruejon, fakte por okupi la laboristojn kaj deteni ilin for de la germana Servo de Deviga Laboro.)

La unua teleskopo, instalita en 1945, estis de 80 centimetroj de diametro, jam ĉeloke en 1932 por provi la ejon; ĝi ne estas provizita per sistemo de orientiĝo kaj bezonas esti direktata permane; pro tio pli ofte uzas ĝin la studentoj kiuj faras someran staĝon de astronomio aŭ anstataŭas la feriantajn teknikistojn.

En 1958 estas instalita teleskopo de 193 cm, kaj en 1967 teleskopo de 152 cm.

Tiu observatorio restis longtempe la plej grava en Eŭropo, ĝis kiam estis kreitaj pli grandaj observatorioj en altaj regionoj, notinde en la Andoj. Tamen, la relative malgranda diametro de la instrumentoj de la Observatorio de Haute-Provence permesas studi la ĉielajn objektojn en spektroskopio kaj fotometrio. Observoj eblas dum granda nombro da noktoj, la mistralo purigas rapide la noktan ĉielon.

En tiu observatorio estis malkovrita la unua ekstersunsistema planedo: 51 Pegasi b,[1] en 1995 fare de Michel Mayor kaj Didier Queloz per la spektrometro ELODIE. De 2006, ĉi-tiu instrumento estis anstataŭigita de la spektometro de granda precizo SOPHIE, per kiu estas plenumita la sekvado de la observoj per la kosma observatorio COROT.

La Observatorio de Haute-Provence havas ankaŭ stacion de atmosfera studo per lidaroj, spektrometroj kaj stratosferaj provbalonoj. Ĝi komunikas kun pluraj internaciaj retoj de atmosfera mezuro, kiel NDACC (Network for the Detection of Atmospheric Composition Changes : Reto de Malkovro de Atmosferaj Kemiaj Ŝanĝoj) ; PHOTON/AERONET (Zorgo pri la aerosoloj) aŭ PAES (Poluado je la sinoptika skalo).

Iom post iom, la observatorio fariĝis ejo de studoj pri Tero kaj universo : de mallonge, CNRS monhelpis la instaladon de stacio por la studo pri la lanuga kverko (Quercus Pubescens).

Planetario kun 80 sidlokoj, kies konstruo komenciĝis en 2009, estas antaŭvidita por malfermiĝi en 2013.[2]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti