Observatorio de Purpura Monto

La Observatorio de Purpura Monto (ĉine 紫金山天文台, Zǐjīn Shān Tiānwéntái) estas astronoma observatorio sur la Purpura Monto, je altitudo de 256 metroj super la marnivelo, koordinatoj: 32°4′″N 118°49′″E, en la oriento de Nankino en Ĉina Popola Respubliko.

Observatorio de Purpura Monto
steloobservatorio
Komenco 1928 vd
Geografia situo 32° 4′ 1″ N, 118° 49′ 30″ O (mapo)32.066916666667118.82497222222Koordinatoj: 32° 4′ 1″ N, 118° 49′ 30″ O (mapo)
Lando(j) Popola Respubliko Ĉinio vd
Situo Xuanwu District
Observatorio de Purpura Monto (Ĉinio)
Observatorio de Purpura Monto (Ĉinio)
DEC
Observatorio de Purpura Monto
Observatorio de Purpura Monto
Map
Observatorio de Purpura Monto
Retejo Oficiala retejo
vdr
Eniro de la observatorio
aviadila vido

Ĝia konstruado komencis en 1929, la unuaj observoj en 1934. Hodiaŭ, ĝi estas moderna observatorio dependanta de la Ĉina Akademio de Sciencoj. La ĉina astronomo Zhang Yuzhe estis ĝia direktoro de 1950 al 1984.

Estis tie malkovritaj kvar kometoj, inter kiuj la periodaj kometoj 60P/Tsuchinshan kaj 62P/Tsuchinshan; kaj 147 asteroidoj (kalkulata en aŭgusto 2006).

Inter la malkovraĵoj, estas la trojaj asteroidoj 2223 Sarpedono, 2363 Cebriono kaj 2456 Palamedo; kaj la asteroido 3494 Purple Mountain, kiu ricevis la anglan nomon de la observatorio: "Purple Mountain Observatory".

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti