Observatorio de Roque de los Muchachos

observatorio en Kanarioj, (Hispanio)

La Observatorio de Roque de los Muchachos (ORM, Insulroko de la Knaboj) estas astronomia observatorio fondita la 29-an de junio 1985 en la insulo La Palma (Kanarioj, Hispanio) proksime de la montopinto tiel nomata Roque de los Muchachos. La situejo de la observatorio estas operaciata de la Instituto de Astrofiziko de Kanarioj Instituto de Astrofísica de Canarias.[1]

Observatorio de Roque de los Muchachos
Observatorio
Kelkaj el la teleskopoj de la Observatorio de Roque de los Muchachos
Kelkaj el la teleskopoj de la Observatorio de Roque de los Muchachos
Kelkaj el la teleskopoj de la Observatorio de Roque de los Muchachos
steloobservatorio [+]

Oficiala nomo: Observatorio del Roque de los Muchachos
Kromnomo: ORM

Lando Hispanio
MunicipoGarafía, La Palma

Supermara alteco2 396 msnm
Koordinatoj28° 45′ 49″ N, 17° 53′ 41″ U (mapo)28.763611111111-17.894722222222Koordinatoj: 28° 45′ 49″ N, 17° 53′ 41″ U (mapo)

Estiĝo29-a de junio 1985
Posedanto de la lokoInstituto de Astrofiziko de Kanarioj

Observatorio de Roque de los Muchachos (Afriko)
Observatorio de Roque de los Muchachos (Afriko)
DEC
Observatorio de Roque de los Muchachos
Observatorio de Roque de los Muchachos
Situo de la observatorio rilate al Afriko

Observatorio de Roque de los Muchachos (Tero)
Observatorio de Roque de los Muchachos (Tero)
Situo de Kanarioj enkadre de Hispanio

Observatorio de Roque de los Muchachos (Kanariaj insuloj)
Observatorio de Roque de los Muchachos (Kanariaj insuloj)
DEC
Observatorio de Roque de los Muchachos
Observatorio de Roque de los Muchachos
Situo de la observatorio en Kanariaj insuloj

Vikimedia Komunejo:  Roque de los Muchachos Observatory [+]
Retpaĝaro: http://www.iac.es/eno.php?op1=2

Map
vdr

La Observatorio estas parto de la Eŭropa norda observatorio. Ĝia MPC kodo estas 950 (La Palma).[2]

Historio redakti

La observadoj tie komencis en 1984, kiam la Teleskopo Isaac Newton estis tien movita elde la Reĝa Observatorio de Greenwich (situejo de Kastelo Herstmonceux).[3] La transporto estis malfacila kaj poste evidentiĝis, ke estus pli malmultekosta konstrui novan teleskopon ĉeloke. La observatorio estis komence operaciita de reprezantantoj de Hispanio, Svedio Danio kaj Unuiĝinta Reĝlando ; aliaj landoj pli malfrue partoprenis kiel Germanio, Italio, Norvegio, Nederlando, Finnlando, Islando kaj Usono.

La Observatorio de Roque de los Muchachos estis inaǔgurita la 29-an de junio 1985 de la hispana reĝa familio kaj de ses eŭropaj ŝtatestroj. Post tempo, la observatorio konsiderinde plivastiĝis kun la Teleskopo William-Herschel de 4,2 m en 1987, la Nordia Optika Teleskopo de 2,56 m en 1998, la Nacia Teleskopo Galileo de 3,58 m en 1998 kaj la Granda Teleskopo Kanarioj en 2007, kun plena aperturo (10,4 m) en 2009.[4]

La 16-an de oktobro 1997, incendio ĉe la montoflanko damaĝis unu el la gama-radiaj teleskopoj.[5] Aliaj incendioj en septembro 2005[6] kaj aŭgusto 2009 faris nenian damaĝon al la konstruaĵoj nek al la teleskopoj.[7] La fumo de la incendio de aŭgusto 2016 malfaciligis la observojn.[8]

En 2016, la Instituto de Astrofiziko de Kanarioj kaj la Reto de Teleskopoj Ĉerenkov parafis interkonsenton por gastigi teleskopojn de ĉi tiu reto ĉe ORM.[9][10]

Instrumentoj redakti

FACT (Teleskopo)
Teleskopo Carlsberg Meridian
Nederlanda Malfermita Teleskopo
Nacia Teleskopo Galileo
Granda Teleskopo Kanarioj
HEGRA
Grupo da Teleskopoj Isaac Newton
Teleskopo William-Herschel
Teleskopo Isaac Newton
Teleskopo Jacobus Kapteyn
Teleskopo Liverpool
MAGIC (Teleskopo)
MASCARA
Teleskopo Mercator
Nordia Optika Teleskopo
Svedia Suna Teleskopo
SuperWASP

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti


En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Roque de los Muchachos Observatory en la angla Vikipedio.