Observatorio de Sormano

Observejo en Italio

La Observatorio Astronomia de Sormano, estas astronomia observatorio en la komunumo Sormano, provinco Como en Italio, sur la lombardaj antaŭalpoj je alto 1128 m. Ĝia MPC kodo estas 587.[1] La strukturo estis finkonstuta en 1987 dank'al la anoj de la Gruppo astrofili Brianza kaj inaŭgurita en oktobro 1988. Laŭ la jaroj, la observatorio turnis siajn esplorojn al la observo de la malgrandaj korpojn de la sunsistemo (asteroidoj kaj kometoj) kaj promociis la sciencan popularigon pri la taga kaj la nokta astronomioj, per prelegoj kaj praktikaj observo de la Suno dumtage kaj de la astroj dumnokte.[2]

Observatorio de Sormano
Observatorio
La Observatorio de Sormano
Oficiala nomo: Osservatorio astronomico di Sormano
Lando Italio Italio
Municipo Sormano
Supermara alteco 1 128 m s. m.
Koordinatoj 45° 52′ 58.5″ N 9° 13′ 45.1″ O / 45.882917 °N, 9.229194 °O / 45.882917; 9.229194 (mapo)
Estiĝo oktobro 1988
Posedanto Gruppo Astrofili Brianza
Situo de la observatorio
Situo de la observatorio
Situo de la observatorio
Retpaĝo: https://www.osservatoriosormano.it/it

Eduka aktivo redakti

En kunlaboro kun la komunumo de Sormano kaj la monta komunumo de la Lariana Triangulo (itale : Comunità montana del Triangolo Lariano), la Observatorio de Sormano, kun la grupo de amatoraj astronomoj, donas prelegojn, gvidatajn vizitojn kaj observojn de la ĉielo por grupoj de lernejanoj aŭ de pasiuloj.

Scienca aktivo redakti

Post sia unua lumo en januaro 1989, la "Teleskopo Cavagna", Ritchey-Chrétien de 50 cm, estis uzata de pluraj amatoraj astronomoj, notinde Marco Cavagna, Enrico Colzani, Pierangelo Ghezzi, Valter Giuliani, Francesco Manca, Piero Sicoli, Augusto Testa, Graziano Ventre kaj Paolo Chiavenna por malkovri multenobrajn asteroidojn.[3]

La astronomoj de la la Observatorio de Sormano disvolvis sian propran programaron por la superrigardo kaj la observo de apud-teraj objektoj, kiuj povas pasi proksime de la Tero, kiel ekzemple la asteroidoj 4179 Toutatis99942 Apophis.

Tiaj objektoj estas sekvitaj, iliaj estontaj alproksimiĝoj estas kalkulataj kaj la rezultoj, konstante ĝisdatitaj kaj publikigataj, estas komparataj kun tiuj de la plej gravaj tutmondaj observantoj.

Krom la malkovroj far de astronomoj, Minor Planet Center kreditas la Observatorion de Sormano de la malkovro de la asteroido 344581 Albisetti, la 24-an de januaro 2003[4] sub la nomo Sormano

Inter la malkovroj, la asteroido 6882 Sormano[5] estis nomita en honoro de la vilaĝo proksima de la observatorio.

Observatorio Sormano 2 redakti

Dua observatorio, la Observatorio Sormano 2 (MPC kodo : L06) troviĝas proksime, je alto de 373 m, sude de Bellagio. Tiu observatorio ankaŭ kondukas astrometriajn observojn per teleskopo de 0,28 m.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti


En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Sormano Astronomical Observatory en la angla Vikipedio.