Tiu artikolo temas pri municipo de Hispanio, en la Provinco Toledo. Pri aliaj signifoj vidu artikolon Ocaña.

Ocaña
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Toledo
Komarko Mesa de Ocaña
Poŝtkodo 45300
Retpaĝaro www.aytoocana.com
Politiko
Urbestro Remedios Gordo Hernández (PP)
Demografio
Loĝantaro 3 333  (2011)
Loĝdenso 94 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 57′ N, 3° 30′ U (mapo)39.956944444444-3.4966666666667Koordinatoj: 39° 57′ N, 3° 30′ U (mapo) [+]
Alto 730 m [+]
Areo 148 km² (14 800 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Ocaña (Hispanio)
Ocaña (Hispanio)
DEC
Ocaña
Ocaña
Situo de Ocaña

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ocaña, Spain [+]
vdr
Situo de la provinco Toledo en Hispanio
Situo de Ocaña en la provinco Toledo kaj en Hispanio

Ocaña [okAnja] estas municipo de Hispanio, en la Provinco Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.

Toponimio redakti

La termino "Ocaña" ŝajne havas la bazon olca- de keltibera deveno kun la signifo de 'fruktodona kamparo, valo', kun la probabla evoluo jena: Olcania > Ocania < Ocaña.[1] Estas temen aliaj teorioj, kiaj tiu de Nieto Ballester,[2] kiu asertas ke Ocaña estas antaŭromia termino, de aspekto hindeŭropa, sed ne kelta. Aliflanke, Menéndez Pidal[3] citas la nomon de Ocaña por apogi sian tezon pri la subtavolo ligura en Iberio.

La komenca motivo de la nomo povus esti en la antikva popolo kelta de la olkadoj, tiele ke Ocaña povus esti nomo kun tiu deveno per kiu oni aludus ian teritorion de tiu antaŭromia popolo. Ĝi povus esti ankaŭ de deveno el keltiberoj, se oni identigus ĝin kun la antikva Alces (tra *Alcanea), ĝenerale identigita kun Alcázar de San Juan (Provinco Ciudad Real).

Loĝantoj redakti

La loĝanto nomiĝas Ocañense. La censita populacio en 2011 estis de 3333 loĝantoj kaj la denseco estas de 3,4 loĝ/km².

Situo redakti

Ocaña estas situanta en la centra parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Mesa de Ocaña en la nordorienta parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 730 m; je 51 km el Toledo, provinca kaj regiona ĉefurbo, kaj je 60 km el Madrido, ŝtata ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 148 km². La geografiaj koordinatoj estas 37º 56' N, 6º 37' Ok.

Geografio redakti

 
Rojoj

La municipo troviĝas situanta «al extremo N. de la llanura llamada Mesa de Ocaña, desde la cual se descubren muchos pueblos de la comarca» (ĉe la norda pinto de la ebenaĵo nome Mesa de Ocaña, el kiu oni vidas multajn vilaĝojn de la komarko).[4] Limas kun la municipaj teritorioj de Aranjuez nordokcidente en la provinco Madrido, Ontígola norde, Noblejas oriente, Villatobas sudoriente, Dosbarrios, Cabañas de Yepes kaj Huerta de Valdecarábanos sude kaj Yepes kaj Ciruelos okcidente, en la provinco Toledo.

Norde, kun direkto al Ontígola, ekfluas la rojoj Vega kaj Hollo del Moro kaj okcidente Barranco de Ocañuela, alfluanto de la rojo Corralejo.

Historio redakti

Estis jam prahistoriaj restoj de la mez-supra Paleolitiko. Kelkaj historiistoj opinias, ke ĝi estis la antikva Vicus Cuminarius romia.

Mezepoko redakti

La ĉefa loĝata setlejo de tiu zono de la valo de la rivero Taĵo en la antikveco, el prahistoria epoko al la islama, estis la enklavo de Aurelia, la aktuala Oreja en Ontígola. Depende el ĝi troviĝis la fortikaĵo de Ocaña, hegemonie dur ravino en la norda bordo de la Mesa kiu portas sian nomon. Ocaña troviĝas inter la vilaĝoj per kiuj la emiro de Sevilo Ibn Abed dotis al sia filino Zaida en 1082, kiam li donis ŝin al Alfonso la 6-a. La araboj reakiris ĝin denove, sed post malmulta tempo estis denove konkerita de Alfonso la 6-a ĉirkaŭ 1106.[4] Iom poste oni konkeris ankaŭ la setlejon de Oreja al la almoravidoj, sed, pro ties situo kaj malabundo kaj malbonkvalito de ties teritorio, tiu setlejo dekadencis. Samtempe la proksima Ocaña iĝis ĉefa setlejo de la areo kun pli favora situo. Ties loĝado apogiĝis dekomence sur la foruo de Oreja kaj en 1156 Alfonso la 7-a donis al ĝi foruon.[5] Poste, en 1173, la kastelo kaj la vilaĝo de Ocaña pasis al Téllo Pérez de Meneses kaj al sia parenco, Pedro Gutiérrez, gravuloj de Kampartero, kiuj grandparte respondecis pri ties reloĝado. Post mallonge, en 1177, Téllo Pérez donas al la Ordeno de Kalatrava la kvaronon de Ocaña: «... quarta parte de tota occania...».[6]

Fine de la 12a jarcento ĝi iĝis posedo de la Ordeno de Santiago, kiam la vilaĝo atingis pinton, kiel grava "encomienda", kiu etendis el tiu vilaĝo al Zorita kaj Uclés. Poste ĝi superis per gravo al tiu lasta, kiu estis la superula sidejo de la Ordeno .

Ĝi estis scenejo de grandaj eventoj kiaj parlamento okazita de Johano la 2-a kaj de lia filo Henriko la 4-a en la jaroj 1422 kaj 1468/1469 respektive. Ĝi estis rifuĝejo de Isabel la Katolika, ekzilita de la Kortego de sia duonfrato Henriko la 4-a; kaj kie ŝi trovis en la kavaliroj okanjanaj nome Gonzalo Chacón kaj Diego Gutiérrez de Cárdenas, Superulo Comendador de Santiago, siajn plej gravajn defendantojn. Poste, kiam ŝi estis jam reĝino, ambaŭ kavaliroj ĝuis ampleksan influon en la Kortego. En 1499, la Katolikaj Gereĝoj ĵuris sian nepon Mikaelo en la jam malaperinta preĝejo de Sankta Petro.

 
Skulptaĵo de Isabel la Katolika.

Moderna Epoko redakti

Kiel sidejo de gereĝoj, ĝi gastigis ankaŭ la figurojn de Johana de Kastilio kaj Filipo la Belulo, kaj sian nepon Filipo, kiu tie rekuperiĝis infanaĝe.

En 1710, dum la Milito de hispana sukcedo, okazis tie arma agado. Nome José Vallejo, kun roto de kastilia trupoj, surprizis en tiu vilaĝo portugalan regimenton.

En la Milito de Hispana Sendependiĝo (1809), okazis la konata batalo de Ocaña, en kiu la trupoj de la generalo Aréizaga malvenkis antaŭ la francoj estre de la Marŝalo Soult, kiu akiris liberan vojon al Manĉo.

Meze de la 19a jarcento estis 1.000 domoj kaj la municipa buĝeto estis de 68.073 "reales" el kiuj 8.000 estis por pago al la sekretario.[4]

Dum la Hispana Enlanda Milito, Ocaña estis ĉefurbo de la Provinco Toledo, kiam ĝi falis en manoj de la frankistoj.

Meze de la 20a jarcento la populacio de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ĉe Ocaña iom sub 10,000 loĝantoj, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la populacio, kaj ankaŭ ĉe Ocaña kie oni falis al 5,000, tio estas duoniĝo. En la unua jardeko de la 21a jarcento la populacio rekuperiĝis super 10,000, do denove duobliĝis.

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.

Historie estis ĉefe kaj fundamente agrikultura loko. Dum la 19a jarcento oni produktis ĉiajn cerealojn, legomojn, oleon, vinon, linon, silkon kaj fruktojn,[4] kaj estis ankaŭ ŝafoj, kaproj, bovoj kaj porkoj. Pri industrio kaj komerco troviĝis fabriko por spini silkon, alia por sapo, du muelejoj por oleo kaj ses por faruno.

En la aktualo la hegemonia sektoro estas servoj kun 60,8 % de la totalo de entreprenoj funkciantaj en la municipo, sekve de la konstruo kun 21,8 %, industrio kun 13,6 % kaj fine agrikulturo kun 3,8 %. La agrikultura sektoro dekadencas. El 248 agrikulturistoj ĉirkaŭ 60 % estas pli da 55jaraĝaj. La kampotero estas dediĉata majoritate al herbaĵoj kun 7.197 ha, 84,3 %, sekve de olivarboj kun 775 ha, 9,1 %, kaj vitejoj kun 554 ha, 6,5 %.[7]

 
Ĉefa placo.
 
Pilorio.
 
Turo de la preĝejo de Sankta Marteno.
 
preĝejo de Sankta Maria.
 
Teatro Lope de Vega.

Kulturo redakti

Muziko redakti

  • Muzika Asocio "Olcadia".
  • Bando de Trumpetoj kaj Tamburoj "Virgen Morena".
  • Muzika Ensemblo "Villa de Ocaña".

Teatro redakti

  • Grupo de Teatro "Plaza Mayor".
  • Kultura Asocio "La Buhardilla de Ocaña".
  • Virina Asocio "Siglo XXI".

Danco redakti

  • Dancotrupo "Royal Art".
  • Baleto "Maroc".

Voĉa muziko redakti

  • Rondalla de Ocaña.
  • Ĥoro de la Lernejo Hermanas Esquinas.
  • Grupo Alegría.

Aliaj kulturaj kaj distraj asocioj redakti

  • Pentrasocio de Ocaña.
  • Kultura Asocio "Letra A Letra".
  • Ĉasasocio "San Huberto".
  • Junulara Asocio "Numenor Ser".
  • Cigana Asocio "Juventud de Ocaña".

Gravuloj redakti

La vilaĝo estis scenejo elektita de Lope de Vega por sia verko Peribáñez y el Comendador de Ocaña kaj de Calderón de la Barca por sia verko Casa con dos puertas mala es de guardar. Aliflanke, kelkaj el ties monumentoj estis inspiro poezia por Gustavo Adolfo Bécquer.

Vidindaĵoj redakti

  • Konvento de Katarina de Sieno: de stilo renesanca.
  • Konvento de Sankta Dominiko de Guzmán: de stilo renesanca, ekkonstruita ĉirkaŭ 1530 kaj finkonstruita en 1605.
  • Granda Fonto: konstruita probable de Juan de Herrera en la 16a jarcento, deklarata Monumento de Nacia Turisma Intereso en 1976.
  • Malnova Fonto: eble de romia deveno.
  • Konvento de Karmelanoj: de la 16a jarcento.
  • Preĝejo de Sankta Maria de Ĉieliro: situanta sur loko de antikva moskeo de la 12a jarcento.
  • Preĝejo de Sankta Johano Baptisto: de la 13a jarcento.
  • Palaco de Don Gutierre de Cárdenas: de la 16a jarcento, deklarata Nacia Monumento en 1931 (15a jarcento).
  • Ĉefa Placo: de la 18a jarcento, deklarata Havaĵo de Nacia Turisma Intereso en 1981.
  • Justica Pilorio: de la 15a jarcento.
  • Teatro Lope de Vega: de stilo renesanca, estis iama lernejo de Jezuitoj, 16a jarcento.
  • Turo kaj enirejo de la Preĝejo de Sankta Marteno: deklarata de Turisma Intereso en 1981.
  • Domego Casón: de la 16a jarcento.
  • Ermitejo de Sankta Isidro.
  • Ermitejo de Nia Patro Jesuo de la Cuevecitas (kavetoj).
  • Ermitejo de Nia Sinjorino Remedios: de la 17a jarcento.

Referencoj redakti

  1. Jairo Javier García Sánchez, Toponimia mayor de la provincia de Toledo (zonas central y oriental), 2004, Toledo, Instituto provincial de investigaciones y estudios toledanos, paĝo 262, ISBN 84-95432-05-6.
  2. NIETO BALLESTER, Emilio, Breve diccionario de topónimos españoles, 1997, Madrid, Alianza Editorial, paĝo 259, ISBN 84-206-9487-8.
  3. MENÉNDEZ PIDAL, Ramón, Toponimia perrománica hispana, 2005, Editorial Gredos, S. A., paĝoj 172 kaj 173, ISBN 978-84-249-0121-9.
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 Madoz, Pascual, Diccionario geográfico-estadístico-histórico de España y sus posesiones de Ultramar, 1846-1850, Madrid, Establecimiento tipográfico de P. Madoz y L. Sagasti, Volumeno XII, paĝoj 208 al 210.
  5. ALVARADO PLANAS, Javier, Espacios y fueros en Castilla-La Mancha (siglos XI-XV). Una perspectiva metodológica, 1995, Madrid, Ediciones Polifemo, ISBN 84-86547-30-X.
  6. Archivo Histórico Nacional, dos. 455, dok. 12, orig.
  7. Informo de 2006 laŭ la guberniejo Kastilio-Manĉo. Vidu la municipan slipon en la fako de eksteraj ligoj.

Literaturo redakti

  • García Ruipérez, Mariano (1985). Ocaña a fines del siglo XVIII. Anales Toledanos XXII.
  • Rodríguez Untoria, Santiago (2000). Denarios romano-republicanos en la villa de Ocaña (Toledo). Anales Toledanos XXXVIII. ISSN 0538-1983.
  • Gascó Pedraza, Fermín (2002). Las parroquias de Ocaña. Ocaña. ISBN 84-607-4120-6.
  • Rodríguez Rodríguez / Gascó Pedraza, Julio / Fermín (1996). El archivo de Ocaña: una parte de la historia vista a través de sus documentos. Ayuntamiento de Ocaña. ISBN 84-606-2737-3.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti