Oceanŝipo, transoceana ŝipotransatlantiko, kiel neologismo rilate al la fakto, ke ili transigis pli frue Atlantikon ol aliajn oceanojn, estas ŝipo kapabla trairi la Atlantikon, veturo konata kiel Transiro de Atlantiko. La unuaj veraj oceanŝipoj estis movitaj per vapormotoroj kaj estis konataj per la nomo «vaporŝipoj».

Queen Mary 2 (2004) en Saint-Nazaire, apartenanta al la ŝipkompanio Cunard Line, estas konsiderita la plej granda, luksa kaj multekosta oceanŝipo konstruita en la tuta marhistorio.
La dronado de Titanic en 1912 estas la plej konata tragedio de tiu tipo de ŝipoj.

La termino, laŭ ampleksa senco, estas mala al la koncepto de marborda navigado; tio estas, oceanŝipoj estas grandaj krozoŝipoj kiuj kapablas navigi dum tagoj aŭ semajnoj sen alproksimiĝi al marbordo, kapablaj trairi kutime marojn kaj oceanojn, de enormaj grandoj kaj similgrandaj kapacitoj por ŝipanaro. Ties ĝenerala uzado estas por distrado kaj grandaj transportoj de materialoj kaj personoj (pasaĝeroj).

Dum la 1960-aj jaroj, post la alveno de la unuaj grandaj komercaj aviadiloj, kiel la Boeing 707, oni popularigis kaj disvastigis la flugentreprenojn, pro kio la estonteco de la grandaj kompanioj de transatlantika navigado suferis fortan frapon. Multaj bankrotis kaj grandaj kaj luksaj ocenaŝipoj devis esti dediĉitaj al la servo de pramlinioj aŭ estis malmuntitaj tro frue.

Nuntempe, la plej parto de tiaj ŝipoj transatlantikaj estas uzataj por turisma krozoŝipado, sed ankaŭ havas aliajn uzojn kiel transporto de materialoj aŭ manĝajoj.

Eksteraj ligiloj redakti