La oceana krusto estas la parto de la terkrusto kiu formas la oceanojn. Ĝi korespondas al 0,099% de la maso de la Tero en profundo de 0-9 km. La oceana krusto enhavas 0,147% de la kuna maso de la mantelo kaj de la krusto. La plej parto de la terkrusto estis produktita de la vulkana aktiveco. La sistemo de mezoceanaj dorsoj, nome reto de vulkanoj de 40 000 km de longo, generas novan kruston oceanan je proporcio de 17 km³ jare, kovrante la oceanan marfundon el bazalto. Havajo kaj Islando[1][2] estas du ekzemploj de la akumulado de amaso de bazalto.

Aĝo de la oceana krusto. En ruĝa koloro la plej junaj zonoj; en blua koloro, la plej antikvaj.

Mezoceana dorso estas submara montaro, kreita de eliro de magmo el termantelo. La mezoceanaj dorsoj troviĝas sur limoj de du malproksimiĝantaj tektonaj platoj kaj ili estas la plej longa montara sistemo sur Tero: ~60 000 km.

Gujoto aŭ submara tablomonto aŭ rondpinta submara monto estas submara platpinta monto, iama vulkano. Gujotoj estas do stumpkonusaj unuopaj montoj aŭ vulkanaj insuloj kun krutaj flankoj kaj plataj pintoj, kiu situas ĝis 1000 m sub la marnivelo. Tutmonde ekzistas ĉ. 10.000 gujotoj.

Profundmara zono aŭ abisma zono estas tavolo de la pelaga zono de oceano, kiu rilatas al la plej profonda tavolo preter 4 000 metroj. Je profundo de 3 000 ĝis 6 000 metroj, tiu zono restas en perpetua malheleco.

Notoj redakti

  1. Rogers, N., Blake, S. kaj Burton, K. An introduction to our dynamic planetalirita la 16an de Januaro 2008, Cambridge University Press isbn = 978-0-521-49424-3 p. 19.
  2. Cogley 1984

Eksteraj ligiloj redakti