Octave Mirbeau

franca verkisto, ĵurnalisto, artkritikisto, polemikisto, romanisto kaj dramverkisto

Octave MIRBEAU (naskiĝis la 16-an de februaro 1848 en Trévières, mortis la 16-an de februaro 1917 en Parizo) estis franca verkisto, ĵurnalisto, artkritikisto, polemikisto, romanisto kaj dramverkisto.

Octave Mirbeau
Octave Mirbeau, franca verkisto
Naskiĝo la 16-an de februaro 1848
en Trévières, Francio
Morto la 16-an de februaro 1917
en Parizo, Francio
Octave Mirbeau
Persona informo
Octave Mirbeau
Naskonomo Octave Henri Marie Mirbeau
Naskiĝo 16-an de februaro 1848 (1848-02-16)
en Trévières
Morto 16-an de februaro 1917 (1917-02-16) (69-jaraĝa)
en Parizo
Tombo Tombejo de Passy vd
Religio ateismo vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Familio
Edz(in)o Alice Regnault vd
Infanoj 0
Parencoj Claude Monet vd
Profesio
Okupo dramaturgoĵurnalisto • dramaturgo • romanisto • eseisto • artokritikisto • literaturkritikisto • anarkiisto • verkisto • prozisto • theatre critic vd
Aktiva dum 1873–1913 vd
Verkado
Verkoj Taglibro de ĉambristino vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Mirbeau naskiĝis en Trévières (Calvados), la 16-an de februaro 1848.

Estis aŭtoro de fabeloj (Lettres de ma chaumière, 1885) kaj romanoj (L’Abbé Jules, 1888), liaj plej ŝatataj temoj estis la vivo de la normandaj kamparanoj. Liaj plej famaj romanoj estas Le Jardin des supplices (1899) kaj Le Journal d'une femme de chambre (1900). En 1903, komedio Les affaires sont les affaires (La negocoj estas la negocoj) , lia ĉefverko, faras skandalon.

En la jaro 1903 li fariĝis membro de la Académie Goncourt.

Al lia amikaro apartenis verkistoj kiaj Edmond de Goncourt, Guy de Maupassant, Stéphane Mallarmé kaj Émile Zola, pentristoj kiaj Claude Monet kaj Camille Pissarro, skulptisto kiaj Auguste Rodin kaj Aristide Maillol.

Mirbeau estas konata pro sia engaĝiĝo flanke de la maldekstrularo, dum la "bela epoko". Ties literatura verko, tre originala, estis markita de la anarkiismo kaj atakata de la kritikoj. Li politike aktivis kaj batalis por liberaliĝo de la socio kaj por Alfred Dreyfus, en la Dreyfus-afero.

Mirbeau mortis en Parizo la 16-an de februaro 1917.

Li estis influata de Jules Barbey d'Aurevilly, Edgar Poe, Lev Tolstoj kaj Fjodor Dostojevskij, kaj influis verkistojn kiel Léon Werth, Louis-Ferdinand Céline, Eugène Ionesco kaj Jean-Paul Sartre.

Octave Mirbeau pri la bezono de internacia lingvo redakti

« La civilizacio ne faros grandan paŝon tiel longe, kiel la popoloj havos por sia uzo lingvojn diversajn kaj malamikajn, pro kio ili ne interkompreniĝas, unu restas kontraŭe fremda kontraŭ la alia. ... tio daŭros tiel longe, ĝis sur la surfaco de la tero estos unu lingvo. » El Paris-Espéranto, oktobro 1911 (citita en Pri internacia lingvo dum jarcentoj, Isaj Dratwer, Tel-Avivo. Memeldono. 1977).

Verkoj redakti

Romanoj redakti

 
Georges Jeanniot, Le Calvaire (1901)

Noveloj redakti

  • Lettres de ma chaumière (1885).
  • Contes cruels (1990).

Nefikcio redakti

  • L'Affaire Dreyfus (1991).
  • Lettres de l'Inde (1991).
  • Combats esthétiques (1993).
  • Combats littéraires (2006).
  • Correspondance générale (2003-2005-2009).
  • La Grève des électeurs (1902).

Teatraĵoj redakti

 
Ili estis frenezaj
  • Les Mauvais Bergers, dramo (1897).
  • Les affaires sont les affaires (Amikeco aparte, afero aparte), komedio (1903).
  • Farces et moralités, komedioj (1904).
  • Le Foyer, komedio (1908).

En Esperanto aperis redakti

  • Ili estis frenezaj (1905). (Ils étaient tous fous)

Eksteraj ligiloj redakti