Ocumare del Tuy
Ocumare del Tuy estas urbego kaj universitata urbo [1] en subŝtato Miranda en norda Venezuelo.
Ocumare del Tuy | |||
---|---|---|---|
urbo • urbego | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 1209 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 150 000 (2016) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 10° 7′ N, 66° 47′ U (mapo)10.113611111111-66.781388888889Koordinatoj: 10° 7′ N, 66° 47′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 150 m [+] | ||
| |||
Bazaj informoj redakti
- Loĝantaro: 144,459 en 2011
- Supermara alteco: 150 m
- Areo: km²
- Telefonkodo:
- Poŝtkodo: 1209
- Horzono: UTC -4:30
- 10° 06′ 49″ N 66° 46′ 53″ U / 10.11361 °N, 66.78139 °U (mapo)
Geografio redakti
Ocumare del Tuy situas en norda Venezuelo sur ebenaĵo. Cúa troviĝas 13, Santa Teresa del Tuy 17, Baruta 37, Petare 41, Karakaso 45, Turmero 79, Valencio (Venezuelo) 135, Barcelono (Venezuelo) 227, Barquisimeto 279, Coro (Venezuelo) 347, Maturín 396, Bolívar (urbo) 418, Guayana (urbo) 493, Cabimas 513, Marakajbo 536, San Cristóbal (Venezuelo) 654 km.
Historio redakti
Ocumare del Tuy estis fondita en 1597, pli frue indiĝenoj vivis en tiu loko. En 1693 la paroĥo ekfunkciis. Dum la kolonia erao oni fondis bienojn pri kakaoj. En 1775 estis granda kontrabando de kakaoj en la areo. Ocumare del Tuy havis en 1810 jam 4692 loĝantojn. Estis multe da sklavoj, sed ankaŭ elmigrintoj el Hispanio. En 1814 dum la sendependa milito pli ol 300 homoj estis mortigitaj tie. La urbo estis ĉefurbo de Miranda inter 1904 kaj 1928. En 2010 la ĉefa preĝejo ricevis la titolon malgranda baziliko.
Ekonomio redakti
En Ocumare del Tuy oni okupiĝas ĉefe pri agrikulturo (kakaoj, kafoj, sukerkanoj) kaj bredado de porkoj, brutoj.
Klimato redakti
Ocumare del Tuy estas konata por varma kaj sunbrila vetero. La averaĝa temperaturo estas de 18 ĝis 28 °C, sed kun relative malalta humideco.
Trafiko redakti
La unusola ĉefvojo kuras al Charallave, simplaj vojoj al Cúa kaj Santa Teresa del Tuy.
Vidindaĵoj redakti
- kirko (malgranda baziliko)
Fontoj redakti
- mapo, distancoj Arkivigite je 2015-04-06 per la retarkivo Wayback Machine
- Germana kaj Hispana Vikipedioj helpe de Guglo