Oden (glacirompilo)

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Oden (apartigilo)

Oden estas granda sveda glacirompilo kun specifa, plata nazoparto.

glacirompilo Oden

Ĝi estis finproduktita en 1988 kaj longas je 107.8 m. Ĝi povas veturi kun maksimuma rapido je 30 km/h en akvo sen glacio, aŭ rompi glacion dikan ĝis 1.9 m kun rapido je 5.5 km/h [1]. La glacirompilo havas atingodistancon de 55'600 km, bezonas skipon de 15 personoj, kaj povas transporti pliajn 65 pasaĝerojn, do totale 80 personoj povas loĝi en la ŝipo. La ŝipo estu retirita kaj anstataŭigita iam post jaro 2020 [2].

Specifaĵoj de Oden:

  • Ĝi ŝmiras la glacion, tio estas fluigas marakvon sur la glacion tra konvenaj aperturoj ĉe antaŭa-suba parto de la ŝipo. Tio malpliigas la frotefikon.
  • Ĝia pruo estas ne kojnoforma, sed larĝa, obtuza. Ĝi surglisas la glacion, tiel rompas ĝin. Suba marto de la ŝipo profundiĝas malantaŭen.
  • Subaj flankenŝovaj flugiloj direktas flanken la glacion. Ĉe retroiro, fortaj pumpitaj akvofaskoj forigas glaciojn.
  • Balanciga sistemo dekstren-maldekstren (maks. 7<super>o</super>) per pumpiloj, tra tuboj kun diametro de du metroj.
  • Pro la larĝa pruo, ĝi senŝanĝe sekvas la ondadon, tiel oni ofte suferas marmalsanon sur ĝi, sur malferma, venta maro, okaze ĉefe ĉe kontraŭvento.

Antaŭe ekzistis alia glacirompilo ankaŭ nomita Oden konstruita 1957 kaj malkonstruita 1988.

Fontoj redakti

  1. angle Icebreaker Oden Sjöfartsverkets sida om Oden (arkivita paĝo de la Sveda Martrafika Administracio)
  2. svede https://sverigesradio.se/sida/artikel.aspx?programid=83&artikel=6332017 (novaĵo de 2016-Jan-05)