Sankta Odilia (660-720) estas la patronino de blinduloj kaj de Alzaco (regiono en Francio); la samnoma monto estas la plej bela monto de tiu regiono, de kie oni ekvidas vastan panoramon kaj subajn urbojn. Ŝi naskiĝis blinda kaj ŝia patro volas ŝin mortigi. Ŝi rifuĝis kun sia patrino en Baume-les-Dames, kie ŝi baptiĝis; dum sia bapto ŝi mirakle ricevis la vidan senson, estas kial ŝi nomiĝis filino de lumo. Ŝi fondis la abatejon de Hohenbourg, kie ŝi mortis. Ŝi estis kanonizita de la papo Leono la 9-a. Ŝia festotago estas la 13-a de decembro, la sama tago ol tiu de sankta Lucia.

Sankta
Odilia de Alzaco
Persona informo
Naskiĝo ĉ. 660
en Obernai, Aŭstrazio
Morto ĉ. 720
en Mont Sainte-Odile,  Franka imperio
Lingvoj franca vd
Loĝloko Baume-les-Dames vd
Familio
Dinastio Etichonids vd
Patro Adalrich, Duke of Alsace vd
Gefratoj Adalbert vd
Profesio
Okupo abatino vd
Sanktulo
Festotago 13-a de decembro
Patroneco blinduloj, Alzaco
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Statuo de Sankta Odilia ĉe Abatejo de Hohenbourg en Alzaco.
Statuo de Sankta Odilia ĉe preĝejo de Dompeter ĉe Avolsheim (Alzaco).
Tombejo de Sankta Odilia ĉe Abatejo de Hohenbourg.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti