Odry

urbo en Ĉeĥio

Odry estas urbo en Ĉeĥio situanta en distrikto Nový Jičín. En 2023 ĉi tie vivis 7 424 loĝantoj.

Odry
germane Odrau
urbo
Placo kun hotelo Max en Odry
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Odry
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Nový Jičín
Administra municipo Odry
Historiaj regionoj Ĉeĥa Silezio, Moravio
Montaro Oderské vrchy
Rivero Odro
Situo Odry
 - alteco 274 m s. m.
 - koordinatoj 49° 39′ 50″ N 17° 49′ 51″ O / 49.66389 °N, 17.83083 °O / 49.66389; 17.83083 (mapo)
Areo 74,08 km² (7 408 ha)
Loĝantaro 7 424 (2023)
Denseco 100,22 loĝ./km²
Unua skribmencio 1234
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 742 35 ĝis 742 38
NUTS 3 CZ080
NUTS 4 CZ0804
NUTS 5 CZ0804 599701
Katastraj teritorioj 8
Partoj de urbo 9
Bazaj setlejunuoj 15
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Vikimedia Komunejo: Odry
Retpaĝo: www.odry.cz
Portalo pri Ĉeĥio
La okcidenta flanko de placo en Odry
Strato Kostelní en Odry

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Jindřichov, Vražné, Větřkovice, Mankovice, Heřmanice u Oder, Heřmánky, Spálov, Fulnek, Suchdol nad Odrou, Vítkov, Jakubčovice nad Odrou kaj Bělotín.

Historio redakti

Sur loko de devena slava vilaĝeto Vyhnanov, kiu estis unuafoje skribe menciata en la jaro 1234, estis konstruita verŝajne en la dua duono de la 13-a jarcento nova fortreso. En la 14-a jarcento Odry fariĝis jam signifa ĉirkaŭa centrejo. Dum husanaj militoj Odry estis apogpunkto, el kiu husanoj entreprenis invadojn en Silezion kaj Pollandon. La signifo de la husana Odry ascendis en la jaroj 1428 - 1432, kiam ĉi tie restadis Zikmundo Koributoviĉ, la konata litova princo kaj eksa kandidato je ĉeĥa reĝo. En la jaro 1481 la urbo estis enskribita en landajn tabulojn en Opava kaj ĝi fariĝis parto de opava princlando kaj Silezio.

En la 18-a jarcento oni minis en Odry kaj proksima ĉirkaŭaĵo plumbon kaj arĝenton. Jam en 1774 ĉi tie estis fondita fabriko por lana varo kaj ekde duono de la 19-a jarcento evoluis teksado. En la jaro 1866 ĉi tie komencis funkcii unua fabriko por gumo en la respubliko.

La nomo redakti

La nomo de urbo Odry en la tuta historio ofte ŝanĝiĝis. En la jaro 1374 ĝi estas konata kiel in oppido nostro Odra (laŭvorte: en urbo de nia Odro), kio eble ne estis la vera nomo, sed verŝajne evoluis el tiu ĉi nomo en la jaro 1409 Odrae, poste en la jaro 1428 Odr, poste Odrau, kiu estis unuafoje uzita inter jaroj 1592 - 1588, Oderburgk iam en la jaro 1583, Odera dufoje en la jaroj 1584 kaj 1588, Odraw en 1608. La formon Odry oni komencis uzi dekomence de la 17-a jarcento.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18697 558
18807 010
18907 343
19007 496
19107 625
19216 644
JaroLoĝantoj
19307 112
19505 893
19616 617
19706 769
19807 311
19917 401
JaroLoĝantoj
20017 444
20147 361
20167 308
20177 291
20187 236
20197 227
JaroLoĝantoj
20207 285
20217 009
20227 274
20237 424

Partoj de urbo redakti

 
Vido al la historia kerno de Odry el strato Veselská
  • Odry – preskaŭ la tuta katastro, samkiel ankaŭ la tuta konstruareo situas en Silezio, sed kelkaj parceloj en la orienta rando de la katastro mem situas en Moravio
  • Dobešov – situas en Silezio
  • Kamenka – situas en Silezio
  • Klokočůvek – situas en Silezio
  • Loučky – situas en Silezio
  • Pohoř – preskaŭ la tuta katastro situas en MOravio, kelkaj parceloj en la okcidenta rando de la katastro mem situas en Silezio
  • Tošovice – situas en Silezio
  • Veselí – situas en Silezio
  • Vítovka – situas en Silezio

Memorindaĵoj redakti

  • Preĝejo de sankta Bartolomeo
  • Eksa kastelo
  • Urba memoriga zono

Signifaj naskiĝintoj redakti

Al la historio de urbo apartenas ankaŭ signifaj lokaj naskiĝintoj: