La oficina rosmareno (Salvia rosmarinus) estas rosmareno el la familio de lamiacoj, tufarbusto kun vintrodaŭraj, ledecaj, liniformaj folioj kaj kun akselaj, mallongaj grapoloj el hele violetbluaj (malofte blankaj) floroj kun dulipa korolo.[1] Ĝis 2017 ĝi nomiĝis Rosmarinus officinalis, sed post komparado de genetiko oni decidis ĝin enmeti en la genro de la salvioj[2].

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Komuna rosmareno

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Lamialoj Lamiales
Familio: Lamiacoj Lamiaceae
Genro: Salvio Salvia
Specio: S. rosmarinus
Salvia rosmarinus
L.
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
La floranta rosmareno
La fruktoj kaj semoj de oficina rosmareno (Rosmarinus officinalis) - Muzeo de Tuluzo
La oficina rosmareno en florpoto

En la kuirarto uzatas la folioj de tiu ĉi palearktisa planto. Rosmareno fajnigas ĉefe saŭcojn, supojn, fiŝaĵojn, ŝafaĵojn kaj porkaĵojn. Ĝi estas tre forta spico kaj estu pro tio atente dozata. La planto estas uzata ankaŭ en la kuirejo kaj kiel oleo en aromaterapio.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti