Ofra Haza

israela kantistino

Ofra Haza (hebree עפרה חזה‎, Ofrah Ĥazah’,[1] naskiĝis en Tel-Avivo, la 19-an de novembro 1957 kaj mortis en Ramat Gan, la 23-an de februaro 2000) estis israela kaj internacia kantistino kaj aktorino. Ŝi estis unu el la plej popularaj kantistinoj en Israelo.

Ofrah Ĥazah’
עפרה חזה
Naskonomo בת שבע חזה
Naskiĝo 19-an de novembro 1957 (1957-11-19)
en Hatikva Quarter
Morto 23-an de februaro 2000 (2000-02-23) (42-jaraĝa)
en Ramat Gan
Ĝenroj Monda muziko, Popmuziko, Mezorienta muziko
Profesio kantistino, tekstistino, aktorino
Instrumentoj Voĉa muziko, Piano
Aktivaj jaroj 19692000
Eldoninto Hed Arzi
EastWest Records
Shanachie
BMG Ariola
Ausfahrt
Sire/Warner Bros. Records
Retejo www.haza.co.il
HazaOfra.com
AloniMusic.com
Ofra Haza-online
Persona informo
Naskonomo בת שבע חזה
Mortokialo malsano asociita al aidoso
Tombo Yarkon Cemetery
Lingvoj hebreaangla
Ŝtataneco Israelo
Subskribo Ofra Haza
Okupo
Okupo kantaŭtoro • voĉaktoro • komponistoĵurnalistopianisto • filmaktoro • teatra aktoro • kantisto
Verkoj Deliver Us
Im Nin'alu
TTT
Retejo http://ofrahaza.org/
vdr
Memorigaĵo por Ofra Haza en parko de Hatikva-kvartalo.

Haza naskiĝis la plej juna de naŭ infanoj en la malriĉa Tel-Aviva kvartalo Hatikva. Jam je frua aĝo ŝi devenis loka kaj poste landa sukceso. Ŝia muzika arto rapide disvastiĝis al pli vasta mezorienta aŭskultantaro. Haza kantis multlingve (hebree, angle kaj kelkfoje en aliaj lingvoj) kaj kunfandis en sia muziko tradiciajn kaj pli komercajn kantomanierojn, elementojn de orienta kaj okcidenta muzikoj. Dum ŝia kantokariero ŝi gajnis multajn internaciajn platenajn kaj orajn diskojn.

Kariero redakti

En 1983, Haza partoprenis la Eŭrovido-Kantokonkurson kaj atingis la duan rangon malantaŭ Luksemburgo kun la kanto Ĥaj (viva). La aŭtoro John Kennedy O'Connor skribas en The Eurovision Song Contest – The Official History (La Eŭrovido-Kantokonkurso – La oficiala historio) ke la prezento de tiu ĉi kanto estis ege simbola ĉar ĝi entenas la vortojn «Israelo estas viva».[2][3] La tuta albumo Ĥaj de 1983 devenis ŝia plej bone vendita albumo.

Internacia artisto redakti

La plej granda internacia sukceso de Haza estis ŝia kanto Im Nin’Alu el ŝia albumo Shaday de 1988. La kanto rangis unue en la germana Media-Control-Charts-furorkantaro dum du samajnoj en 1988 kaj en aliaj eŭropaj furorkantaroj.[mankas fonto]

Im Nin’Alu estis inkludita en la videoludo Grand Theft Auto: Liberty City Stories de 2005, kaj ĝi aperis en la 2009-a albumo Indian Timing de Panjabi MC.

En 1994, Haza publikis ŝian unuan hebrean albumon dum sep jaroj, Kol ha-neshama (La tuta animo). Ĝi ne estis dekomenca komerca sukceso, sed la kanto Le'oreĥ ha-jam’ (Laŭlonge de la maro) devenis modkanto post kiam Haza prezentis ĝin dum la memoriga kunveno por la murdita ĉefministro Jicĥak Rabin.[mankas fonto]

Filmoj redakti

Ŝia muziko estis kelkajn fojojn uzata en filmoj, ekzemple la kanto Elohi – specife verkita – en la franca-itala-germana filmo La reine Margot (La reĝino Margo, 1994)[4] kaj Deliver Us en la usona animacia filmo La princo de Egiptujo (The Prince of Egypt).[5] En ĉi tiu filmo ŝi ankaŭ donis la voĉon al la figuro Joĥebed en pluraj lingvoj.

Kiel aktistino ŝi ludis en Ŝlager (Ŝlagro, 1979, Israelo), Na`arat’ ha-parbarim’ (Suburba knabino, 1979, Israelo)[6] kaj Cedek muĥlat’ (Nepra justeco, 1998, Israelo)[7].

Edziniĝo redakti

La 15-an de julio 1997 Haza edziniĝis al Doron Ashkenazi. Ili ne kune havis infanojn. Ashkenazi mortis pro suspektata superdozo de drogo la 7-an de aprilo 2001[8] kaj postlasis filinon de sia antaŭa edziĝo kaj la 14-jaran adoptitan filon Shai Ashkenazi.[9]

Morto redakti

 
Tombo de Ofra Haza

Ofra Haza mortis la 23-an de februaro 2000 je la aĝo de 42 pro AIDS-rilata pneŭmonio.[10] Kvankam la fakto de ŝia HIV-infektiteco estas nun ĝenerale akceptata, la decido de la granda Israela ĵurnalo Haarec raporti pri ĝi mallonge post ŝia morto kaŭzis kontroverson en Israelo.[11]

Post la morto de Haza la ĉefministro Ehud Barak laŭdis ŝian laboron kiel kulturan ambasadoron kaj komentis ke ŝi ankaŭ reprezentis la Israelan historion de sukceso: «Ofra eliĝis el slumo kaj atingis la kulminon de la Israela kulturo. […] Ŝi eniris la koron de multaj en Israelo kaj tra la mondo».[12]

Raportoj indikas ke ŝi povus esti akirinta la viruson kiel rezulto de transfuzo en turkia malsanulejo post aborto.[13]

Ŝi estas entombigita sur Jarkon'-tombejo de Tel-Avivo.[14]

Heredaĵo redakti

 
Memoriga tabulo por Ofra Haza sur ŝia infaneca domo

Bezalel Aloni, la manaĝisto de Haza dum 28 jaroj, publikis la libron Miĥtavim l’Ofra (Leteroj al Ofra) en 2007. La libro estas parte aŭtobiografio de Aloni mem kaj parte biografio de Haza, kaj ĝi ankaŭ enhavas kompilon de leteroj al Haza skribitaj de Aloni.[15]

La 22-an de marto 2007, je la 17-a datreveno de ŝia morto la komunumo de Ĵaffo, Tel-Avivo, kaj la Tel Aviv Development Fund (Tel-Aviva evoluiga fonduso) renomis parton de la publika parko en la Hatikva-kvartalo al Gan Ofra (Parko de Ofra). La parko situas ĉe la fino de la strato Bo'az, kie la infaneca domo de Haza troviĝas. La celata kampo havos infanludejon, simbolizanta ŝia amo kaj de infanoj kaj de la malnova kvartalo kie ŝi grandiĝis.

Dokumentadaj filmoj redakti

Post ŝia morto ekestis pluraj dokumentadaj filmoj, kiuj celis interalie pliklarigi la cirkonstancojn de la morto de Haza. La hebrea filmo Life & Death of Ofra Haza (Vivo kaj morto de Ofra Haza, 2002, kanalo 2, Israelo, 2002/01/29) traktas la tuta vivo kaj kariero de Haza ĝis ŝia morto. Sodot (Secrets, kanalo YES, Israelo, 2005), hebrea kaj parte anglalingva, provas doni respondojn al demandoj pri la morto de Haza. Ankaŭ hebrea kaj parte anglalingva, Lost Treasure of Ofra Haza (Perdita trezoro Ofra Haza, kanalo 10, Israelo, 2010/02/22) enfokusigas la heredaĵon de Haza.

Albumoj redakti

La albumoj de Ofra Haza estas listigitaj laŭ la oficiala TTT-ejo.[16][17]

  • 1974 — אהבה ראשונה‎/First Love (Ahavah’ riŝonah’: Unua amo)
  • 1976 — וחוץ םזה הכל בסדר...‎ (Vehuc’ mizeh’ hakol’ beseder: Krom tio ĉio estas en ordo)
  • 1977 — עתיק נושן‎ (Atik’ noŝan’: Antikva malnoviĝinta)
  • 1978 — שיר השירים בשעשועים‎ (Ŝir haŝirim’ beŝa`ŝu`im’: Kanto de la kantoj kun gajeco)
  • 1980 — על אהבה שלנו‎/Our Love (Ahavah’ ŝelanu: Nia amo)
  • 1981 — בוא נדבר‎/Lets Talk (Bo nidaber’: Ni parolu)
  • 1982 — פיחוײם‎/Temptations (Tentoj)
  • 1982 — לילדים‎/Songs For Children (Lijeladim’: [Kantoj] por infanoj)
  • 1983 — חי‎/Alive (Ĥaj: Viva)
  • 1983 — שירי מולדח א׳‎ (Ŝirej’ moledet alef: Kantoj de la patrujo 1)
  • 1984 — בית חם‎ (Bajt ĥam: Varma domo)
  • 1984 — שירי תימן‎/Yemenite Songs (Ŝirej’ teman’: Jemenitaj kantoj)
  • 1985 — אדמה‎ (Adamah’: Tero)
  • 1985 — שירי מולדת ב׳‎ (Ŝirej’ moledet bet: Kantoj de la patrujo 2)
  • 1986 — ימים נשברים‎/Broken Days (Jamim’ niŝbarim’: Difektitaj tagoj)
  • 1986 — אלבום הזהב‎ (Album hazahav’: La aŭra albumo)
  • 1987 — שירי מולדת ג׳‎ (Ŝirej’ moledet gimel: Kantoj de la patrujo 3)
  • 1988 — Shaday
  • 1988 — Yemenite Love (Jemenita amo)
  • 1989 — Desert Wind (Dezerta vento)
  • 1989 — Fifty Gates of Wisdom – Yemenite Songs (Kvindek pordegoj de saĝeco – Jemenitaj kantoj)
  • 1992 — Kirya
  • 1993 — Oriental Nights (Orientaj noktoj)
  • 1994 — כל הנשמה‎/My Soul (Kol haneŝama: La tuta animo/Mia animo)
  • 1995 — Star Gala
  • 1997 — Ofra Haza
  • 1998 — Live @ Montreux Jazz Festival
  • 2000 — מנגינת הלב/Greatest Hits (Bemanginat halev: Plej grandaj furorkantoj)
  • 2004 — Greatest Hits 2
  • 2008 — Forever Ofra Haza (Por ĉiam Ofra Haza)

Filmmuziko redakti

  • 1988 — Colors (Koloroj)
  • 1990 — Dick Tracy
  • 1990 — Wild Orchid (Sovaĝa orkideo)
  • 1994 — La Reine Margot (La reĝino Margo’)
  • 1998 — The Prince of Egypt (La princo de Egipto)
  • 1998 — The Governess (La vartistino)
  • 1999 — The King and I (La reĝo kaj mi, hebrea versio)
  • 2000 — American Psycho: Music from the Controversial Motion Picture (Amerika psikopatiulo: Muziko de la disputata filmo)

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Estas internacie kutime, nomi ŝin per ŝia memelektita internacia nomo Haza, ne per la transliterita nomo Ĥazah; ĉi tiu artikolo respektas tiun kutimon.
  2. (2007) The Eurovision Song Contest – The Official History. Londono: Carlton Books. ISBN 978-1-84442-994-3.
  3. Kelkajn jarojn antaŭe, dum la Somera Olimpiko 1972 en Munĥeno, palestinaj teroristoj de la organizacio Nigra septembro kidnapis kaj murdis 11 Israelajn atletojn, evento kiu ekster Germanio ricevis la nomon Munĥena masakro.
  4. Queen Margot (1994) – Soundtracks. Alirita 9-a de marto 2011.
  5. The Prince of Egypt (1998) – Soundtracks. Alirita 9-a de marto 2011.
  6. Na’arat haparvarim (1979). Alirita 9-a de marto 2011.
  7. Tsedek muchlat (1998). Alirita 9-a de marto 2011.
  8. Amit Ben-Aroya (7-a de aprilo 2001). Ofra Haza's husband found dead, police suspect drug overdose. Haaretz.
  9. Greer Fay Cashman (21-a de oktobro 2007). Jerusalem Post Article about Shai Ashkenazi. The Jerusalem Post. Arkivita el la originalo je 2011-06-24. Alirita 2021-08-17.
  10. IMDB-paĝo. Alirita 23-a februaro 2010.
  11. Sontag, Deborah. "A Pop Diva, a Case of AIDS and an Israeli Storm". Kontrolita 23-a februaro 2010.
  12. "Ofra Haza ist gestorben", haGalil onLine. Kontrolita 9-a de marto 2011.
  13. "Ofra Haza: Madonna of the Dark Soul", The Guardian. Kontrolita 15-a decembro 2010.
  14. Find a Grave Memorial. Alirita 4-a novembro 2009.
  15. 'Letters to Ofra' – The double life of Ofra Haza. Alirita 18-a de oktobro 2010.
  16. Albums. Arkivita el la originalo je 2011-02-28. Alirita 11-a de marto 2011.
  17. אלבומים. Arkivita el la originalo je 2011-09-24. Alirita 11-a de marto 2011.

Eksteraj ligiloj redakti