Ogadeno

historie regiono de Somalio, ekde 1897 orienta regiono de Etiopio

OgadenoOgaden estas orienta regiono de Etiopio etende sur 369 000 km² kie loĝas 4 500 000 loĝantoj. Limas kun Ĝibutio, Kenjo kaj Somalio, majoritate loĝataj de islamaj somaloj, la regiono estis scenejo de milito inter Etiopio kaj Somalio, kie tiu lasta postulis Ogadenon kiel somalia teritorio; tamen ĝis nun estas konsiderata internacie kiel Somala regiono de Etiopio.

Ogadeno
Geografia regiono
Flago
regiono [+]

LandoEtiopio

- koordinatoj7° 16′ 48″ N, 44° 18′ 0″ O (mapo)7.2844.3Koordinatoj: 7° 16′ 48″ N, 44° 18′ 0″ O (mapo)
Areo327 068 km² (32 706 800 ha) [+]


Ogadeno (Tero)
Ogadeno (Tero)

Ogadeno (Etiopio)
Ogadeno (Etiopio)
DEC
Ogadeno
Ogadeno

Map
Ogadeno
Vikimedia Komunejo:  Ogaden [+]
vdr
Regiona flago

Historio redakti

Britio starigis protektoraton fine de la 19a jarcento, post kiam Meneliko la 2-a de Etiopio aneksiigis Ogadenon al Etiopio en 1897 danke al traktato kun Britio. La regiono estos poste aneksiigita al la Itala Somalio en 1936 antaŭ reveni sub britia kontrolo en 1942 dum la Dua Mondmilito. Etiopio klopodos malsukcese rehavi la suverenecon sur la regiono ĉe la Konferenco de Londono en 1945 sed kontraŭstaris al Britio kaj okupis ĝin escepte nosdorienton kaj zonon ligantan Haud al la Franca Somalio (nuntempa Ĝibutio). Tiuj lastaj partoj estis fine okupitaj de Etiopio en 1954.

En malfruaj 1970-aj jaroj, okazis interna maltrankvilo en Ogadeno. La Okcidentsomalia Liberiga Fronto, estrita de Muktal Dahir, uzis gerilajn taktikojn por kontraŭstari la etiopian regadon. Etiopio kaj Somalio luktis dum la Milito de Ogadeno pri la kontrolo de tiu regiono kaj ties popolo.

En 2007, la Etiopia Armeo lanĉis atakon en Ogadenon. La ĉefa ribelgrupo estis la Ogadena Nacia Liberiga Fronto sub la estrado de Mohamed O. Osman, kiu luktas por liberigi Ogadenon el kion ili vidas kiel etiopia okupado. Somalaj loĝantoj asertas, ke la etiopiaj militistoj murdas kaj torturas civilulojn, detruas la brutaron el multaj somaloj kaj krimas kontraŭ nomadoj de la regiono.[1] Multaj internaciaj organizoj pri homaj rajtoj akuzas etiopian reĝimon fiagi krimojn kiuj "perfortas militleĝojn,"[2] kiel asertis informo de Human Rights Watch. [3] Laŭ usona ŝtata komitato, estas la ONLF kiu murdas homojn, torturas civilulojn kaj fiagas krimojn kontraŭ la nomadoj de la regiono.[4]

Notoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti