Rakŝaso

mita raso de hinduismo kaj budhismo
(Alidirektita el Ogro (hinduismo))

Rakŝaso (sanskrite: : राक्षस, rākṣasa) estas supernatura estaĵo en Hinduismo kaj Budhismo. La rakŝasoj estas supozitaj kanibaloj homvorantoj ("nri-ĉaksa" aŭ "kraviad"). La vortoj "homvoranto" kaj "Asuro", demono, estas iafoje interŝanĝeblaj tiukadre kun la hindua termino "rakŝaso".

Jakŝagana prezentaĵo de hindua rakŝaso.

Arjoj supozite eltenis konstantan militon kontraŭ la rakŝasoj. Sed, en la epopeo Ramajano (3-a jarcento antaŭ nia erao), la estro de rakŝasoj Ravano priskribiĝas kiel «ministro de arjoj». Tiu epopeo priskribas rakŝasojn kiel kreitaj el la piedoj de la kvarkapa dio Brahmao.

Vidu ankaŭ redakti