Ojos de Brujo (Oĥos deBRUĥo] (Sorĉistokuloj) estas bando formita en Barcelono, Hispanio, en 1996. Ĝia stilo estas karakterizita per la fakta fuzio de stiloj, kiu serĉas renkonto de flamenko kun aliaj muzikaj stiloj kiel regeo, hiphopo, latina muziko, rok-muziko kaj diversaj stiloj de elektronika muziko.

Ojos de Brujo.

La grupo ekfunkciis en 1996 kiel rezulto de improvizitaj kunlaborkoncertoj. En 1999 aperis la unua disko Vengue. La membroj estis Ramón Giménez, Juanlu, Marina "la Canillas", Xavi Turull, Panko, Sergio Ramos kaj Maxwell Wright, sed ili ricevis kunlaboron de aliaj artistoj. En 2002 ili publikigis duan diskon Barí, ĉe La Fábrica de Colores, memregata diskeldonejo, disko kiu rezultis en definitiva internacia famiĝo kaj turneo tra festivaloj de Usono, Meksiko, Kanado, Japanio, Kolombio, Maroko, Portugalio, Kubo, Hungario, Francio, Germanio, Nederlando, Danio, Norvegio kaj Italio, inter aliaj landoj.

Diskaro redakti

  • Vengue (1999)
  • Barí (2002)
  • Bari: remezclas de la casa (2003)
  • Techarí (2006)
  • Techarí live (2007)
  • Aocaná (2009)
  • Corriente Vital (2010)

Eksteraj ligiloj redakti