Tiu ĉi artikolo temas pri la rivero Okao, alfluanto de Volgo. Ne konfuzu kun Okao (Angara) en Siberio.

Okao (ruse Ока̀, kun la akcento sur a: Okaʼ) estas granda rivero en Rusio, dekstra alfluanto de Volgo. Ĝia longo estas 1500 km, la areo de la baseno estas 245 mil km².

Okao
rivero
Bazaj informoj
Longeco 1 500 km
Akvokolekta areo 221 342 km²
Fluo
Enfluejo Volgo
Geografio
Rivero en Rusio
vdr
Okao en urbo Orjol
Okao kaj fervoja ponto en Kaŝira
Alfluejo de Okao al Volgo apud Niĵnij-Novgorod
Vido al Molitovsky-ponto de bordo de rivero Oka. Julio 2014

Deveno de la nomo redakti

Nuntempe oni konsideras la nomon kiel ĝermanabalta.

Fluovojo redakti

Oka fluas en Orjola provinco, Tula provinco, Kaluga provinco, Moskva provinco, Rjazanja provinco, Vladimira provinco, Niĵnij-Novgoroda provinco.

La rivero komenciĝas el akvofonto en vilaĝo Aleksandrovka, distrikto Glazunovka, Orjola provinco. Dekomence ĝi preskaŭ tute fluas norden, post Kaluga fluas orienten, post Aleksin kaj Tarusa denove turniĝas al nordo ĝis Serpuĥov.

Inter Serpuĥov kaj Stupino ĝi fluas preskaŭ laŭ bordo inter Moskva provinco kaj Tula provinco. Post la urbo Kolomna kaj alfluejo de Moskva fluas sud-oriente.

Fluante preter montetoj en Rjazanja provinco ĝi multe sanĝas sian direkton. Poste ĝi fluas ĝenerale norden, nord-orienten kaj orienten. Ĝi alfluas Volgon en centro de la urbo Niĵnij Novgorod.

Alfluantoj redakti

Grandaj alfluantoj de Okao estas Ugra (399 km longa), Moskva (502 km longa), Klazjma (686 km longa), Mokŝa (656 km longa).

Urboj ĉe Okao redakti

Grandaj urboj ĉe rivero Okao kaj proksime al ĝi:

Nomo Provinco Jaroj de fondiĝo Alfluantoj en la urbo
Orjol Orjola 1566 Orlik
Beljov Tula 1147
Kaluga Kaluga 1371 Jaĉenka
Aleksin Tula 1348
Tarusa Kaluga 1246
Serpuĥov Moskva 1339 Nara
Stupino Moskva 1938
Kaŝira Moskva 1356
Kolomna Moskva 1177 Moskva
Rjazan Rjazanja 1095 Trubeĵ
Kasimov Rjazanja 1152
Murom Vladimira 862
Pavlovo Niĵnij-Novgoroda 1566
Dzerĵinsk Niĵnij-Novgoroda 1606
Niĵnij Novgorod Niĵnij-Novgoroda 1221

Vidu ankaŭ redakti