Okcident-armena lingvo

La Okcident-armena lingvo estas unu el la du dialektoj aŭ variantoj de la armena lingvo (hindeŭropa lingvo) parolata de la armena diasporo, ĉefe en Usono, Eŭropo kaj Meza Oriento escepte de Irano. Ĝi ankaŭ estas parolata de malgranda komunumo en Turkio. Ĝi disvolviĝis dum la 19-a jarcento kaj baziĝas sur la armena dialekto de Konstantinopolo (hodiaŭ Istanbulo). Sed la Okcident-armena lingvo estas parolita de nur malgranda procento de Armenoj en Turkio, kun 18 procentoj inter la ĝenerala komunumo kaj 8 procentoj inter junuloj.[1] La Okcidenta Armena lingvo en Turkio estas difinita kiel ja endanĝerigita (Endanĝeraj lingvoj).[2]

Antikva manskribaĵo en la armena lingvo.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti