Okcidenta Javo

provinco de Indonezio, ĉefe konsistanta el la okcidenta parto de la insulo Javo

Okcidenta Javo (indonezie Jawa Barat, enlande foje mallongigata Jabar) estas unu el la 31 provincoj, kiuj kune kun 2 specialaj regionoj kaj la ĉefurba distrikto Ĝakarto konsistigas Indonezion. La provinco kovras areon de 35 377 kvadrataj kilometroj kaj estas parto de la insulo Javo. Laŭ stato de la jaro 2011 Okcidenta Javo havis 43 053 732 loĝantojn, kio rezultigas loĝdenson de po 1176 homoj laŭ kvadrata kilometro. Laŭ tiu stato ĝi konsistis el 9 urboj, 17 distriktoj, 625 subdistriktoj kaj 5 827 vilaĝoj. Administra centro estas la urbo Bandung. Aliaj gravaj urboj estas Tasikmalaya, Banjar kaj Sukabumi.

Okcidenta Javo

indonezie Jawa Barat

provinco de Indonezio
Bazaj informoj
Ĉefurbo Bandung
Areo 35 377 km²
Loĝantaro 43 053 732 (stato de 2011)
ISO-kodo ID-JB
emblemo
emblemo
vdr

La teritorio estas limigita okcidente per la urbo de Ĝakarto kaj la provinco Banteno, kiu en 2000 estis disigita de Okcidenta Javo, kaj oriente per Centra Javo. Okcidenta Javo estas la plej industriigita provinco de Indonezio. Ĝi profitas de sia proksimeco al la ĉefurbo, Ĝakarto. Ĉefaj industrioj inkluzivas la prilaboradon de oleo kaj gaso kaj produktadon de ŝtofoj kaj vestaĵoj.

Servoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

 
la granda moskeo de la provinca ĉefurbo Bandung