Okcidenta Kalimantano

provinco en Indonezio

Okcidenta Kalimantano (indonezie Kalimantan Barat, enlande foje mallongigata "Kalbar") estas unu el la 31 provincoj, kiuj kune kun 2 specialaj regionoj kaj la ĉefurba distrikto Ĝakarto konsistigas Indonezion. La provinco kovras areon de 147 307 kvadrataj kilometroj kaj estas parto de la insulo Borneo. Laŭ stato de la jaro 2011 Okcidenta Kalimantano havis 4 395 983 loĝantojn, kio rezultigas loĝdenson de po 30 homoj laŭ kvadrata kilometro. Laŭ tiu stato ĝi konsistis el 2 urboj, 12 distriktoj, 175 subdistriktoj kaj 1 777 vilaĝoj. Administra centro estas la urbo Pontianak. Alia grava urbo estas Singkavang.

Okcidenta Kalimantano
Kalimantan Barat

provinco de Indonezio
Bazaj informoj
Ĉefurbo Pontianak
Areo 147 307 km²
Loĝantaro 4 395 983 (stato de 2011)
ISO-kodo ID-KB
emblemo
emblemo
vdr

Geografio redakti

La teritorio situas en la sudokcidento de la insulo, norde limigata per la malajzia subŝtato Saravako. La surfaco de la provinco estas plejparte ebena, altaj montoj troviĝas nur ĉe la sudorienta limo. La marbordajn regionojn karakterizas grandaj marĉoj. Kapuas, la plej longa rivero de Indonezio, fluas tra la provinco. Inter la ĉefaj industrioj estas la elterigado de nafto kaj kupro, produktado de kaŭĉuko, ligno kaj palmoleo.

Urboj, urbetoj kaj vilaĝoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

 
la nacia parko Danau Sentarum en 2006