Okcidenta Pakistano

Okcidenta Pakistano (en urdua: مغربی پاکستان‬‎, Mag̱ẖribī Pākistān IPA: [məɣrɪbiː pɑːkɪst̪ɑːn]; en bengala: পশ্চিম পাকিস্তান, Pôśchim Pākistān) estis unu el la du eksklavoj kreitaj je la formo de la moderna Ŝtato Pakistano post la Dispartigo de Hindio de 1947.[1]

Okcidenta Pakistano

Detaloj

Detaloj

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Qaumi Taranah
historia lando
Bazaj informoj
Ĉefurbo Rawalpindi
Oficiala(j) lingvo(j) urduo
Politiko
Politika sistemo parlamenta demokratio
Ekonomio
Valuto pakistana rupio
vdr
Geografio de Okcidenta Pakistano.

Post akiri sendependecon el Granda Britio en 1947, la ŝtato Pakistano estis fizike separata en du eksklavoj, kaj la okcidenta kaj la orienta partoj estis separitaj unu el la alia pere de la teritorio de la Respubliko Barato. La okcidenta parto de Pakistano enhavis tri guberniajn provincojn (Ĥajber-Paŝtulando, Okcidenta Panĝabo kaj Sindo), unu ĉefkomisiistan provincon (Norda Baluĉistano), kaj la Baluĉistana Ŝtatunion kun kelkaj aliaj sendependaj princlandoj (ĉefe Bahavalpur, Ĉitral, Dir, Hunza, Ĥairpur kaj Sŭat), la Federacian Ĉefurban Teritorion ĉirkaŭ Karaĉi, kaj la tribajn areojn.[2] La orienta parto de la nova ŝtato – Orienta Pakistano – formis unusolan provincon Orienta Bengalio (inklude la iaman Asaman distrikton Silheto).

Okcidenta Pakistano estis politike dominanta spite la fakton ke Orienta Pakistano havis ĉirkaŭ duonon de la loĝantaro kaj disproporcie multe pli malgrandan nombron de sidlokoj en la Konstitucifara Asembleo. Tiu malegaleco de la du pakistanoj kaj la geografia distanco inter la du areoj ŝajne estis la tialo por prokrasto de la adoptado de nova konstitucio. Por malpliigi la diferencojn inter la du regionoj, la registaro decidis reorganizi la landon en du distingaj provincoj laŭ la politiko Unu Unuo anoncita de la ĉefministro Ĉaŭdri Muhammad Ali la 22an de Novembro 1954.

En 1970, la Prezidento nome la Generalo Ĝahĝa Ĥan aprobis serion de teritoriaj, konstituciaj kaj militistaj reformoj. Tiuj establis la provincajn asembleojn, ŝtatan parlamenton, kaj la nunajn provizorajn limojn de la kvar provincoj de Pakistano. La 1an de Julio 1970, Okcidenta Pakistano estis nuligita kaj renomita simple "Pakistano" laŭ la Leĝa Kadrordo No. 1970, kiu nuligis la koncepton "Unu Unuo" kaj forigis la terminon "Okcidenta", simple establante la landon kiel Pakistano.[3] Tiu ordo ne havis efikon en Orienta Pakistano, kiu retenis la geografian nomon establitan en 1955.[4] La venontjara enlanda milito, tamen, rezultis en la disigo de Orienta Pakistano kiel la nova lando kaj ŝtato Bangladeŝo.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Story of Pakistan. "West Pakistan Established as One Unit [1955]". Story of Pakistan (Note: One Unit continued until General Yahya Khan dissolved it on July 1, 1970). Story of Pakistan, West Pakistan. [1] Alirita la 9an de februaro 2018.
  2. Story of Pakistan. "West Pakistan Established as One Unit [1955]".
  3. Story of Pakistan. "West Pakistan Established as One Unit [1955]".
  4. Story of Pakistan. "West Pakistan Established as One Unit [1955]".