Okcidenta Parko (Madrido)

La Okcidenta Parko en la hispana Parque del Oeste estas parko de la urbo Madrido (Hispanio) situanta inter la ŝoseo de Korunjo, la Universitata Urbo de Madrido kaj la distrikto Moncloa. Antaŭ la 20-a jarcento, la terenoj kiuj nuntempe okupas la parkon estis la ĉefa rubujo de la urbo. La parko estas iniciatemo de Alberto Aguilera, urbestro de la urbo komence de la 20-a jc., kiu en 1906 petis al la pejzaĝisto Celedonio Rodrígáñez la serĉadon de loko por promenado kaj ripozo. Ĝi havas unikajn kaj belajn lokojn kiaj «La Rosaleda» (La rozaro), kie estas ĉiujare okazigata internacia konkurso pri rozoj. La Templo de Debod ankaŭ troviĝas en tiu verda parto de la parko.

Okcidenta Parko
urba parko [+]

LandoHispanio
RegionoMadrido
Koordinatoj40° 25′ 42″ N, 3° 43′ 27″ U (mapo)40.42833-3.72417Koordinatoj: 40° 25′ 42″ N, 3° 43′ 27″ U (mapo)

Okcidenta Parko (Madrido) (Madrido)
Okcidenta Parko (Madrido) (Madrido)
DEC

Okcidenta Parko (Madrido) (Hispanio)
Okcidenta Parko (Madrido) (Hispanio)
DEC
Map
Okcidenta Parko

Vikimedia Komunejo:  Parque del Oeste, Madrid [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Monumento al José de San Martín.

Dum la Hispana Enlanda Milito tie okazis la batalo de la Sieĝo de la Montokazerno, ekde kiam jam ne ekzistis plu tiu Montokazerno.