Okcidenta kriĉostrigo

La Okcidenta kriĉostrigo, Megascops kennicottii, estas eta strigo, proksime parenca al la eŭropa Malgranda orelstrigo kaj al la nordamerika Orienta kriĉostrigo. La scienca nomo devenas el la usona naturalisto Robert Kennicott.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Okcidenta kriĉostrigo


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Strigoformaj Strigiformes
Familio: Strigedoj Strigidae
Genro: Megascops
Specio: M. kennicottii
Megascops kennicottii
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Sinonimoj

Otus kennicottii

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

Tiu ĉi estas eta strigo, 21.5 cm longa kun enverguro de 51 cm kaj pezo de 150 g. Inoj estas pli grandaj ol viroj. Estas pluraj kolortipoj: Bruna Pacifika, Griza Pacifika, Granda Ebenaĵa, Mohavea, kaj Meksika. Ĉiuj havas aŭ brunan aŭ grizan plumaron kun strioj sube. Ne estas ruĝeca kolortipo.

Ili havas rondan kapon kun etaj orelsimilaj plumoj, flavaj okuloj, kaj flaveca beko. Antaŭe ili estis konsiderataj kiel la sama specio kun Orienta kriĉostrigo.

Konduto redakti

Ili estas konstantaj loĝantaj birdoj de okcidenta Nordameriko. Ili reproduktiĝas en maldensaj falfoliaj arbaroj, kaj la bordo de miksaj arbaroj. Ili ofte uzas truojn, kiuj estis fosataj de pegedoj.

Kriĉostrigoj atendas sur branĉoj kaj plonĝas suben sur nesuspektaj kaptaĵoj. Ili povas ankaŭ kapti insektojn flugade. Ilia dieto konsistas plejparte el etaj mamuloj, birdoj, kaj grandaj insektoj. Tiuj nearktisaj birdoj agemas nokte kaj krepuske, kaj uzas ilian bonegan aŭdon kaj noktan vidon por trovi kaptaĵojn.