La Okcidentaj Indioj (angle West Indies) estas regiono de Karibio kaj Norda Atlantiko kiu inkludas la insulojn de Antiloj kaj de la Lukaja Arkipelago.[1] Post la unua el la veturoj de Kristoforo Kolumbo al Ameriko, eŭropanoj ekuzis la eraran nomon Okcidentaj Indioj por diferencigi tiun mondoregionon disde Indioj aŭ Hindioj (Suda Azio kaj Sudorienta Azio).

Okcidentaj Indioj
regiono
Akvejo Kariba maro, Atlantiko
Geografia situo 17° 59′ N, 63° 53′ U (mapo)17.983333333333-63.883333333333Koordinatoj: 17° 59′ N, 63° 53′ U (mapo) f1
Okcidentaj Indioj (Atlantika oceano)
Okcidentaj Indioj (Atlantika oceano)
DEC
Okcidentaj Indioj
Okcidentaj Indioj

Map

Ĉefa insulo  Kubo
Tuta areo dep1f1
vdr

Dum la 17a al la 19a jarcento la areo estis celo de la koloniismo fare de eŭropaj potencoj kiaj Francio, Britio, Nederlando, Hispanio, kaj Danio.

Plej ofte la uzado de la termino Okcidentaj Indioj koincidas kun tiu de Karibio, kvankam oni povas precizigi, ke Okcidentaj Indioj estas Karibio, plus la Lukaja Arkipelago, kiu estas for de la Kariba Maro.

Notoj redakti

  1. Caldecott, Alfred. (1898) The Church in the West Indies. Londono: Frank Cass and Co., p. 11.