Okcidentsunda tarsio

La okcidentsunda tarsio (Tarsius bancanus) apartenas al mamula familio de tarsiedoj (Tarsiidae). Ĝia korpo longas 12–15 cm, la vosto 18–23 cm, pezas 120 gr. Ĝi havas relative grandan, rondan kapon, mallongan nazon, grandegajn okulojn. Ĝia posta kruro estas pli longa ol la antaŭa, sed la manparto estas longiĝinta. La maldikaj fingroj finiĝas en ungoj kaj ĝi havas adherajn disketojn sur la fingroj. La okcidentsunda tarsio povas turni la kapon je 180 o.

Horsfield's Tarsier area.png
Arealo de Horsfield Tarsier

La okcidentsunda tarsio vivas en arbaroj, manglejoj kaj ĉe kultivejoj de Sudorienta Azio, grandparte en Borneo, parte en Sumatro. Ĝi vivas sola, aktivas nokte, nutras sin ĉefe el insektoj kaŝkaptante la predon (ĝi ne ĉasiras aktive). Se ĝi rimarkas predon, ĝi saltas sur ĝin kaj kaptas per la antaŭa kruro, murdas tion per mordo. Ĝi kapablas salti je distanco ĝis 5 m. Ĝi havas tre bonajn aŭd- kaj flar-kapablojn.

Ĝi dormas sur branĉoj, ne faras neston. Ĝi naskas plej ofte unu idon post 180-taga gravedeco.

Subspecioj redakti

  • Tarsius bancanus natunensis (Chasen, 1940)
  • Tarsius bancanus borneanus (Elliot, 1910)
  • Tarsius bancanus saltator (Elliot, 1910)
  • Tarsius bancanus bancanus

Vidu ankaŭ redakti