Okinava insulo
La Okinava insulo (japane 沖縄島, [okinaŭa ĵima]) estas la plej granda insulo de la Rjukju-insuloj, inter Orientĉina Maro kaj Pacifika Oceano. Ĝi estas politika kaj ekonomia centro de la Gubernio Okinavo.
Okinava insulo | ||
---|---|---|
insulo | ||
Geografia situo | 26.495157127.930298503Koordinatoj: 26° 30′ N, 127° 56′ O (mapo) | |
| ||
Longo | 100 km | |
Larĝo | 25 km | |
Areo | 1 206,96 km² | |
Plej alta loko | Yonaha-dake 503 m T.P. | |
Ŝtato | Japanio | |
Loĝantaro | 1 230 000 1 019 loĝ./km² | |
Ĉefa loko | Naha | |
Muro Gusuku | ||
Krom la oficiala nomo Okinava insulo, ankaŭ Okinava ĉefinsulo (japane 沖縄本島, [okinaŭa hōntō]) estas uzata en amaskomunikiloj, ĉar la insulo estas parto de pli granda grupo de la Okinavaj insuloj.
Dividoj redakti
La insulo dividitaj en 3 areoj laŭ 3 malgrandaj landoj ekzistintaj antaŭ la fondo de Rjukju-reĝlando: norda, meza kaj suda partoj.
Norda parto redakti
Ankaŭ nomata Kunigami (国頭) aŭ Jambaru (山頭). Restas naturaĵoj.
Meza parto redakti
Ankaŭ nomata Nakagami (中頭). Multaj bazoj de la usona armeo situas en la parto.
Suda Parto redakti
Ankaŭ nomata Ŝimaĵiri (島尻).