Oklahoma! (muzikalo)

(Alidirektita el Oklahoma!)

Oklahoma! (esperante Oklahomo!) estas la unua muzikalo verkita de la fama usona duopo Rogers kaj Hammerstein. La muzikalo baziĝas sur la teatraĵo Green Grow the Lilacs (Verdaj kreskas la siringoj), verkita je 1931 de Lynn Riggs. La intrigo okazas en la Teritorio Oklahomo ekster de la urbeto Claremore je 1906 kaj rakontas la historion de la vakero Curly McLain kaj lian amaferon kun la farmulino Laurey Williams. Akcesora amafero koncernas la vakeron Will Parker kaj lian koketan fianĉinon Ado Annie.

Oklahoma!
drama muzika verko
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato 1943
Honorigoj Premio Laurence Olivier
vdr

La originala Broadway-produktado ekis je la 31-a de marto 1943. Ĝi estis sukcesego ĉe biletejo kaj kuris dum senprecendencaj 2243 spektaĵoj. Poste, ĝi havis premio-gajnantajn revivigojn, tutnaciajn turneojn, alilandajn produktadojn kaj Oskar-premio-gajnantan filmadaptaĵon je 1955. Ĝi estas longtempe populara elekto por lernejo- kaj komunumo-produktadoj.

Ĉi tiu muzikalo, konstruante sur la novigoj de la pli frua Show Boat, enkorpigis la evaluadon de la "libro-muzikalo", kiu estas muzika teatraĵo, en kiu la kantoj kaj dancoj integriĝas tute en bonfaritan rakonton kun seriozaj dramaj motivoj, kiuj eblas elvoki aŭtentikajn emociojn krom ridado. Plue, Oklahoma! enhavas muzikajn temojn aŭ motivojn, kiuj persistas la tutan verkon por konekti la muzikon kaj rakonton. Dek-kvin-minuta "revbaleto" spegulis la barakton elekti inter du viroj. Aparta Premio Pulitzer aljuĝiĝis al Rogers kaj Hammerstein por Oklahoma! je 1944.