Oksikodono

kemia kombinaĵo

Oxycodone (oksikodono) estas opioida kontraŭdolorilo por malpligravigi severajn aŭ moderajn dolorojn. Ĝi estas ekstreme dependeciga drogo, sed tamen ĝi povas esti uzata por trakti malsanulojn kun kronika doloro. Kiam kurace uzata, ĝi ofte estas kombinata kun paracetamolo. En pluraj landoj, la preskribo de oksikodono fare de kuracisto al siaj malsanuloj estas strikte kontrolita.

Molekulo de oksikodono

Oksikodono havas molekulan formulon C18H21NO4.