Oktana indicooktana nombro estas norma mezurado en la rendimento de motora aŭ aviadila bruliĝaĵo. Ju pli alta estas la oktana indico des pli la bruligaĵo povas elteni kunpremon antaŭ ol eksparkigo aŭ eksplodo. Laŭ ĝenerala koncepto, bruligaĵoj kun pli altaj oktanaj indicoj uzatas en motoroj kun altplenumaj benzinoj kiuj postulas pli altaj procentaĵoj da kunpremo.

2,2,4-trimetil-pentano' aŭ izooktano posedas oktanan indicon je 100 dum la n-heptano havas oktanan indicon 0.

Kontraste, bruligaĵoj kun malpli altaj oktanaj indicoj (sed kun pli altaj cetanaj indicoj[1]) estas idealaj por dizelaj motoroj, ĉar la dizelaj motoroj (ankaŭ konataj kiel kunprema-eksparkaj motoroj) ne kunpremas la bruligaĵon, sed anstataŭ kunpremas la aeron kaj poste injektas la brulaĵon en la aero kiu estis varmigita per kunpremo.

Benzinaj motoroj baziĝas sur kombinado de aera eksparkado kaj bruligaĵo kune kunpremitaj kiel miksaĵo, kiu eksparkiĝas en la fino de la kunprema bato per uzo de sparkiloj. Konsekvence, oni havas pli da kunpremeco de la brulmaterialoj ĉefe rilate al benzinaj motoroj. La uzo de benzinoj kun malaltaj oktanaj indicoj povas kaŭzi frapojn en la motoro[2].

Izooktano kiel referenca normo redakti

Oktanoj estas familio da hidrokarbonidoj kiuj estas tipaj komponantoj de la benzino. Ili estas senkoloraj likvaĵoj kiuj bolas je 125 °C. Unu membro el la oktana familio, t. e. la izooktano, estas uzatas kiel referenca normo por taksi la tendencon de la benzino aŭ de la likvigitaj petrolgasaj bruligaĵoj rilate al rezistado de memsparkigado.

La oktana indico de la benzino mezuratas laŭ motortesto kaj kompare difiniĝas kun miksaĵo de 2,2,4-trimetil-pentano, aŭ izooktano, kaj heptano kiu havas la saman antifrapan kapablecon tiel kiel la testata bruligaĵo: la procentaĵo, laŭ volumeno, de la izooktano en tiu miksaĵo estas la oktana nombro de la bruligaĵo. Ekzemple, benzino kun la samaj frapadaj karakterizaĵoj je 90% izooktano kaj 10% heptano havus oktanan nombron je 90. La valoro de 90% ne signifas ke la benzino enhavas nur izooktanon kaj heptanon en tiuj proporcioj, sed ĝi havas la samajn proprecojn de rezisto al eksplodo. Ĝenerale, la ordinaraj benzinoj neniam konsistas je izooktano kaj heptano, sed ĝi estas miksaĵo da multaj hidrokarbonidoj kaj ofte aliaj aldonaĵoj. Ĉar kelkaj bruligaĵoj estas pli fraprezistaj ol la pura izooktano, la difino estis etendita por permesi oktanajn nombrojn pli altajn ol 100.

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Cetana indico estas la rezistokvanto al eksplodigo de bruligaĵoj uzataj en motoroj en la ciklo de Otto.
  2. Motorfrapado okazas kiam la brulado de la aera/bruligaĵa miksaĵo en la cilindro ne korekte startas responde al sparkado farita de la sparkilo, sed unu aŭ pli da pakaĵoj de la aera/brulaĵa miksaĵo eksplodas ekster la cilindro.